National Geographic Society: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La societo estis fondita je la [[27-a de januaro]] [[1888]] fare de 33 interesantoj pri geografio. Ili kunvenis por la unua fojo du semajnojn pli frue, je la [[14-a de januaro]], por diskuti pri "la dezirindeco de societo por plivastigi kaj propagandi la scion pri geografio". La unua prezidanto de la societo estis Gardiner Greene Hubbard, kiu poste estis sekvita de sia bofilo [[Alexander Graham Bell]].
 
La celo de la societo estis kaj ĝis nun estas la progresigo de la publika scio de la geografio en la mondo ĝenerale. Kiel unu el la plej grandaj edukaj kaj sciencaj [[profito|senprofitaj]] organizaĵoj de la mondo ĝi klopodas per variaj manieroj efektivigi sian celon. Tiel ĝi publicas monatan magazinonrevuon, ''National Geographic Magazine'', financas sciencajn ekspediciojn kaj subtenas sciencan geografian esploradon.
 
Krom la usona eldono, ''National Geographic Magazine'' aperas tutmonde en 36 lingvoj, inter ili la portugala (2), la sveda kaj la ĉina (2). Bedaŭrinde, ĝi ne aperas en Esperanto.