Edmund Wittbrodt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
== La agadoj scienca kaj politika ==
En la jaroj [[1997]] – [[2001]] li estis ano de la [[Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo]] ([[PAKE]]). De la 20-a de julio [[2000]] ĝis la 19-a de oktobro [[2001]] li estis '''Ministro pri Edukado''' en la Pola Registaro de [[Jerzy Buzek]].
 
De la jaro [[1997]] konstante estas senatano en la Pola Senato kaj estas ano de partio [[Civitana Platformo]]. Dum la balotoj por la Pola Senato en la jaro [[2007]] li akiris 244.214 da voĉoj (la rekorda en Pollando). Dum la balotoj por la Pola Senato en la jaro [[2011]] kiu la unuan fojon estis en la unumandataj balot-regionoj li akiris ankaŭ rekordan nombron - 70.345 da voĉoj.
Linio 17:
Dum majo-junio [[2011]] li kelkfoje renkontiĝis kun la anoj de Pola Asocio [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] ([[EDE]]-PL) samideanoj Eduardo Kozyra el [[Malbork]] kaj Kazimiro Krzyżak el [[Gdynia]], de ili konvinkita al [[Esperanto]] puŝis antaŭen la strebojn de [[EDE]]-PL ke ni eluzu la Polan Prezidantecon de [[Konsilio de Eŭropa Unio]] pere de rektaj kontaktoj kun Ministro de Pola Prezidanteco '''Mikołaj Dowgielewicz'''. Danke al tio la propono de Kazimiro Krzyżak estis plenumita - t.e. dufoje en la oficiala portalo de [[EU]] aperis ampleksaj artikoloj en ses lingvoj i.a. en Esperanto - t.e. la 26-an de julio [[2011]] pri la lingvo [[Esperanto]] kaj la 15-an de decembro [[2011]] same plurlingve sed pri [[Ludoviko Zamenhof]].
 
La 6-an de majo [[2012]] li kunorganizis kun la [[Membro de Eŭropa Parlamento]] ([[MEP]]} Jan Kozłowski la renkontiĝon en la fama palaco de familio Sierakowski en [[Sopot]] kun [[Etsuo Miyoshi]] kaj la anoj de [[EDE]]-PL, dum kiu okaze de la jaro de [[Johano Hevelio]] ([[pole: Jan Heweliusz]] / legu: Heveljuŝ) ili ambaŭ dekoris nian '''Mecenaton[[Mecenato]]n de [[Esperanto]]''' pere de la Medalo de [[Johano]] [[Hevelio]] ([[Jan Heweliusz]]). Dum tiu renkontiĝo la senatano invitis Etsuon Miyoshi al Pola Senato, kie laŭ la pli fruaj streboj de la senatano la 9-an de majo [[2012]] la samideano Etsuo Miyoshi ricevis la prestiĝan '''Senatan Medalon''' pro la popularigo de [[Esperanto]] kaj de la pola kulturo en la mondo. Ĉeestis en la evento multaj senatanoj kaj la Vicprezidanto de Pola Senato '''Jan Wyrowiński'''.
 
La 17an de oktobro [[2012]] li kun EDE-PL kunorganizas '''Esperanto-konferencon''' en Pola Senato kaj '''E-ekspozicion''' okaze de ''125 jaroj de Esperanto'' kaj la saman tagon okazis fonda kunveno de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kun dekkelkaj parlamentanoj (t.e. senatanoj kaj sejmanoj) kiel membroj-fondintoj de la Parlamenta Grupo.
La 12-an de decembro [[2012]] li fariĝis prezidanto de la pola '''Parlamenta Grupo Apoganta [[Esperanto]]n''' (fondita la 17-an de oktobro [[2012]]). La 19-an de februaro [[2013]] estis la 3-a kunsido de la Parlamenta Grupo kie oni aprobis la agad-planon por Esperanto kaj regularon de la Grupo.