Robert Biedroń: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: cs:Robert Biedroń
Linio 46:
Dum sia junaĝo frekventis [[Esperanto]]-kurson, kiel parlamentano en majo 2012 certigis la aliĝon al la kreota en [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]] la Senat-Sejma Grupo Apoganta [[Esperanto]]n, kunlaboras kun anoj de [[Pollando|Pola]] [[Asocio]] [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] ([[EDE]]-PL) en [[Szczecin]], [[Gdynia]] kaj en [[Malbork]].
 
La 18-an de junio [[2012]] en la parlamenta oficejo en [[Gdynia]], ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora kaj fruktodona renkontiĝo kun la anoj de [[EDE]]-PL [[Kazimiro Krzyżak]] kaj [[Eduardo Kozyra]]. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en [[Esperanto]], la parlamentano preparos proponon de la [[rezolucio]] de [[Pollando|Pola]] [[Sejmo]] okaze de la 125-jara Jubileo de [[Esperanto]], do en julio [[2012]]. Krome parlamentano strebos, ke la 6-monata [[Esperanto]]-kurso en Pola [[Parlamento]] (aparte en [[Senato]] kaj [[Sejmo]]) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. La parlamentano planis unutagan ĉeeston dum la GES-3 ([[Grandpolio|Grandpolia]] Esperanta Somero) en [[Wągrowiec]] (la 1-an ĝis 4-an de julio [[2012]]) - kie okazos la ĉefa en [[Pollando|Pola]] [[Esperantio]] la ceremonio kun la inaŭguro de E-memorŝtono okaze de la 125-jara Jubileo. La Esperanto-memorŝtono estas la grandega 6-tuna ŝtonego kun bela, kolora, jubilea emblemo sur la blanka, marmora memortabulo. Lastmomente pro gravaj kialoj nuligis la partoprenon en GES-3. Li frekventas la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio. Antaŭ la oficiala inaŭguro en [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]] de la '''Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton''', E-ekspozicio kaj Konferenco pri [[Esperanto]] en [[Pollando|Pola]] [[Senato]] li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de [[Pollando|Pola]] [[Sejmo]] en [[Londono]], petante ke Vicprezidantino de [[Sejmo]] Wanda Nowicka reprezentu lian partion t.e. la [[Movado de Palikot]] en tiu grava evento la 17an de oktobro [[2012]]. Nun li estas ano de la '''Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton''', kies Prezidanto estas [[Edmund Wittbrodt]].
 
== Privata vivo ==