Delegito de UEA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Delegito de UEA''' estas reprezentanto de [[Universala Esperanto-Asocio]]. Ŝi aŭ li plenumas la servopetojn de la membroj, enkasigas la kotizojn kaj laŭ propra iniciato klopodas por UEA en taŭga maniero laŭ la cirkonstancoj.
 
Ĝi estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo, instruado, junulaj, studentaj kaj virinaj aferoj ktp.
 
Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.
 
La delegito ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.
 
Origine la esperantistaj delegitoj estis '''reprezentantoj de lokaj grupoj''' en la internacia aŭ universala kongreso. Tiele la kongresoj reprezentis la tutan esperantistaron, kio donis al ili la legitimecon ekz. validigi (per la Bulonja Deklaracio) la Fundamenton kiel tutesperantistaran leĝon. Nur poste la origina delegita sistemo estis kvazaŭ inversigita al loka reprezentado de UEA.
 
[[Kategorio:Esperanto-asocioasocioj]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto D]]