49-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''49-a Hispana Kongreso de Esperanto''' - hispane ''49 Congreso Español de Esperanto'' - okazis de la 19-a ĝis 23-a de julio 1989 en Bilbao, la...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''49-a [[Hispana Kongreso de Esperanto]]''' - [[hispane]] ''49 Congreso Español de Esperanto'' - okazis de la [[19-a de julio|19-a]] ĝis [[23-a de julio]] [[1989]] en [[Bilbao]], la plej granda urbo de [[Eŭskio]], [[Hispanio]]. Kiel la antaŭaj esperantlingvaj eventoj en [[Eŭskio]], ĝi estis aparte atentata kaj aprezata fare de la eŭskaj esperantistoj, kiuj konsideras sin porparolantoj de du malgrandaj lingvoj, kaj de Esperanto kaj de la [[eŭska lingvo]], al kies internacia rekono povas kontribui eksterlandaj esperantistoj partoprenantaj en internacia kongreso Eŭskie kaj kiel konatiĝantaj kun la eŭska kulturo.
 
Post bonvenigoj inter alie de s-ro Aragay, tiutempa prezidanto de [[Hispana Esperanto-Federacio]], kaj s-ro Bringas, prezidanto de la organiza komitato, [[Amador Diaz]], prezidanto de la [[Esperanto-Asocio de Britio]], en prelego informis pri la nuna stato de la Esperanto-movado en la mondo laŭ malsamaj manieroj, kiel el ekologia vidpunkto, aŭ la uzo de Esperanto en la interreto. En la kultura programo inter alie la bulgara kantistino Maria Angelova recitis poezion de [[Julio Baghy]] kaj kantis esperantlingvajn [[ario]]jn. Kadre la kongresa urbopromeno okazis ankaŭ oficiala akcepto de la provizora urbestro, kiu esprimis sian bondeziron por la Esperanto-movado. Okazis kunveno de la federacia estraro kaj la delegitoj de la lokaj Esperanto-grupoj, kaj jarasembleo de la federacio. Kaj fine la kongresan flagon transprenis la kataluna delegitino Trini García el la urbo [[Sant Cugat del Valles]], kie okazus la 50-a, jubilea Hispana Kongreso de Esperanto. Aliaj delegitoj ankaŭ prezentis piajn projektojm, inkluzive de la organizo de [[7-a UK|77-a Universala Kongreso de Esperanto]] en Valencio.