Lokiga kodo de Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ intervikiaj ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''lokiga kodo de Unuiĝintaj Nacioj''' - angle en plena nomo ''United Nations Code for Trade and Transport Locations'', mallonge '''UN/LOCODE''', [[france]] ''Code des Nations Unies pour emplacements de commerce et de transport'', [[ruse]] ''международная система классификации географических объектов'' - estas geografia lokiga kodo ellaborita de la [[Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo]]. Ĝi konsistas el kvin karaktroj, el kiuj la unuaj du estas landokodo laŭ la normo [[ISO 3166-1]], kaj la lastaj tri individua kodo de la koncerna loko.
 
La unua eldono de la kodaro en 1981 enhavis kodojn por 8 000 lokoj. La versio de 2011 enhavis kodojn por proksimume 82 000 lokoj. La kodoj limiĝas al lokoj kun aparta signifo por ekonomio kaj trafiko, precipe al lokoj kun [[marhaveno]]j, [[flughaveno]]j (tiukaze la tri lastaj karaktroj kutime identas al la [[IATA]]-kodo), fervojaj stacidomoj, nodopunktoj de internaciaj aŭtovojoj, limpasejoj kaj ceteraj aparte grandaj urboj en 235 landoj.