Ŝiungnuoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: id:Xiongnu
Linio 5:
La identeco de la etna kerno de Xiongnu estis temo de multfacetaj hipotezoj, ĉar nur kelkaj vortoj, plejparte titoloj kaj personaj nomoj, estis konservitaj en la ĉinaj fontoj. Proponoj de akademiuloj inkludas originoj Mongolaj, turkaj, kaj jeniseaj. La nomo Xiongnu povas esti parenca al la nomo [[hunoj]], sed la fono por tio estas tre kontestata.
 
Ĉinaj fontoj de la tria jarcento a.K. raportas ilin kreante imperion sub [[Modu Chanyu]] (kiu iĝis supera gvidanto en 209 a.K.) etendantan preter la limoj de moderna [[Mongolio]]. En la dua jarcento a.K., ili venkis kaj delokigis la antaŭe dominan Yuezhi kaj iĝis la superrega potenco sur la stepo norde de Ĉinio. Ili estis aktivaj en suda Siberio, okcidenta [[Manĉurio]], kaj la modernaj ĉinaj regionoj de [[Interna Mongolio]], [[Gansu]] kaj [[Xinjiang]]. Tiuj nomadaj popoloj estis konsideritaj tiel danĝeraj ke la [[Dinastio Qin]] komencis konstruon de la [[Granda Muro]] por protekti Ĉinion de iliaj atakoj. Rilatoj inter fruaj ĉinaj dinastioj kaj la ŝiongnuoj estis kompleksaj, kun ripetaj periodoj de armea konflikto kaj intrigo alternanta kun interŝanĝoj de tributo, komerco, kaj geedziĝo-traktatoj.
 
[[Kategorio:Tjurkaj popoloj]]