Sofja Kovalevskaja: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: el:Σοφία Κοβαλέφσκαγια
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La [[Rusio|rusa]] matematikistino '''Sofja ["Sonja"] Vasiljevna KOVALEVSKAJA''' [kovalefskaja] (origine: Krukovskaja) naskiĝis en la [[15-a de januaro]], [[1850]] en [[Moskvo]] kaj mortis en la [[10-a de februaro]], [[1891]] en [[Stokholmo]].
 
La filino de generalo jam frue evoluigis veran pasion pri la matematiko, sed kiel virino ŝi havis neniun ŝancon, studi tiun ĉi fakon en rusa universitato. Iri eksterlanden ankaŭ ne estis facile realigeble, ĉar rusaj virinoj ne posedis propran pasporton kaj tiel nur povis vojaĝi en akompano de la patro aŭ la edzo. Ĉar ŝia patro ne subtenis la matematikajn inklinojn de sia filino, SofijaSofja en la jaro 1868 edziniĝis al la estonta paleontologo [[Vladimir Kovalevskij]] kaj vojaĝis kun li unue al [[Vieno]] kaj poste al [[Heidelberg]].
 
En ambaŭ urboj ŝi ja ricevis la permeson aŭskulti prelegojn, sed enmatrikuliĝon ŝi en Heidelberg nur atingis post personaj interparoladoj kun la koncernaj profesoroj. Ekde 1870 ŝi deziris daŭrigi siajn studojn en [[Berlino]], ĉe [[Karl Weierstrass]], unu el la plej renomaj matematikistoj en tiu ĉi tempo. La profesoro rapide rimarkis la grandajn matematikajn kapablojn de sia nova studentino, tamen ne sukcesis konvinki la konservativan estraron de la Berlina Universitato, kaj tiel donis al ŝi privatajn lecionojn.
 
Ekde 1872 Sonja Kovalevskaja verkis tri laboraĵojn, kiuj servu kiel doktora disertacio. En la jaro 1874 ŝi doktoriĝis en [[Göttingen]]: kun bonega rezulto!. Mallonge poste ŝi kune kun sia edzo revenis al Rusio, sed tie ŝi ne sukcesis trovi laboron kiel matematikistino. La rilato inter la geedzoj fakte estis ege ŝanĝiĝema: Kvankam ili origine geedziĝis nur pro praktikaj kialoj, la paro dum longa tempo vivis kune kaj en 1878 naskiĝis la komuna filino. Tamen gravaj problemoj kaj kvereloj ofte disigis la partnerojn, kaj en 1881 SofijaSofja definitive forlasis sian edzon, kiu du jarojn poste mortis.
 
Ekde 1884 ŝiSofja laboris kiel profesorino en la ĵus fondita [[Stokholmo|Stokholma]] Universitato. Dum la unua semestro ŝi prelegis ankoraŭ en la germana lingvo, sed duonan jaron poste ŝi jam kapablis prelegi svede. Ŝi krome kunredaktis la revuon ''Acta Mathematica'' kaj engaĝiĝis por la egaleco de viroj kaj virinoj. Kvankam Svedio estis relative progresema, inaj sciencistoj ankoraŭ estis esceptoj kaj devis elteni fortajn atakojn. [[August Strindberg]] ekzemple skribis pri SofiaSofja Kovalevskaja: “Virino kiel matematikisto estas damaĝa kaj malagrabla estaĵo... La invito al Svedio, kie fakte estas sufiĉe da matematikistoj multe pli kapablaj ol ŝi, nur rezultas el la ĝentileco de la svedoj al la virinaro.”
 
En la jaro 1888 SofijaSofja Kovalevskaja per sia teorio pri la rotacio de firma korpo ĉirkaŭ fiksa punkto gajnis la ''Premion Bordin'', disdonatan de la Franca Akademio de Sciencoj. La kontribuaĵoj al la konkurso alvenis anonime, kaj la ĵurio prijuĝis la laboraĵon de la nekonata sendinto tiel bona, ke oni decidis altigi la monsumon de la premio de 3000 al 5000 frankoj.
 
En la jaro 1889 SofijaSofja Kovalevskaja fariĝis korespondanta membro de la [[Peterburgo|Peterburga]] Akademio de Sciencoj. Samtempe ŝi atingis, ke ŝia posteno en la Stokholma Universitato – origine limigita al 5 jaroj – plilongiĝis al dumviva posteno. Bedaŭrinde ŝi ne povis ĝui tiun ĉi honoron dum longa tempo: Jam du jarojn poste ŝi mortis en la aĝo de nur 41 jaroj de pulmomalsano akirita dum trajnvojaĝo.
 
{{vivtempo|1859|1891|Kovalevskaja, Sofja}}