Prapuebla kulturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nuligis version 4972567 de 99.181.128.39 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 9:
Dum epoko de estiĝo de la puebloj, oni daŭrigis konstruadon de rektlinie aŭ arkoforme kunligitaj domoj, pligrandigis ilin. La pli fruan batitan grundomuron ŝanĝas la adoba, ŝtona muro. Tiam elformiĝas el la kabano kun subtera rezervujo la [[kiva]], tio estas ronda, subtera kamero, uzata ekde tiam por religiaj celoj. Oni uzis la surterajn kamerojn nur por loĝado. Oni supozas, ke tiam komenciĝis kultivado de la kotono. La ceramikistoj uzis pli kaj pli da formoj, ornamaĵojn, dum la korboplektado malgraviĝis. Dum la tuta epoko kreskis la loĝata areo.
 
Karakterizoj de la klasika pueblo-epoko estas la grandaj domoj konstruitaj sur rokoj. Tiuj vilaĝoj estis konstruitaj en protektataj kurbiĝoj de la rokmuroj. Ili estis similaj de la briko kaj adobodomoj kaj vilaĝoj. Ili konstruis samtempe grandajn, libere starantajn domarojn apud muroj de la kanjonoj. En ambaŭ konstruejoj, la domoj estis du-tri aŭ eĉ kvaretaĝaj. Oni ofte forŝovis la etaĝojn tiel, ke la tegmento de la plia suba domo servis kiel teraso por la pli supra. En tiuj komunaj konstruaĵoj, la nombro de la ĉambroj variis de 20 ĝis eĉ mil. La ceramikaĵo atingis altan kvaliton, ili povis lerte teksi la kotonon kaj [[jukao]]-fibron.
 
La finiĝon de la klasika pueblo-epoko signis la forlaso de la rokaj domoj kaj la grandaj komunumaj domaroj. Tion kaŭzis atakoj de la nordaj nomadaj navahoj kaj apaĉoj, aliflanke longtempa sekego inter 1276–99.