Exxon Valdez: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:14, 6 apr. 2006

La SeaRiver Mediterranean estis naftoŝipo en posedo de konzerno Exxon Mobil. Ĝi havis origine la nomon Exxon Valdez, ĝi estis alinomata, post kiam ĝi kaŭzis en 1989 naftopeston kaj tiel unu el la plej grandaj naturkatastrofoj de la marŝipado.

Exxon Valdez tri tagojn post ŝiptrompo.

La naftoŝipo estis transdonita en decembro de 1986 al Exxon Mobil. Ĝi longas 300 m, havis 20-metran sinkon, pezis -sen ŝarĝo - 30.000 tunojn, elpremis la akvomason de pli ol 200.000 tunoj kaj povis transporti per konstanta maksimuma rapido de 16,25 knotoj 235 milionojn da nafto. Ĉe la akcidento la cisternŝipo liveris 163.000 tunojn da nafo, el kiu forfluis 40.000 tunoj.

La ŝipo iĝis konata sub la tiama nomo Exxon Valdez. La 24-an de marto 1989, ĝi estis plenigita per nafto kaj liveris de la naftodeponejo de trans-alaska-naftotubo – en haveno Valdez en sudan direkton, kiam ĝi iom post meznokto trafis Bligh-rifon en akvoj de Sud-Alasko. La kapitano Joseph Hazelwood troviĝis tiutempe ebrie en la kajuto. La kontrolon de la ŝipo efektivigis tiuetempe la tria oficiro Cousins. Li ne havis sufixĉe da sperto por navigi tra markoloj kaj faris manovran eraron, elfuis 40.000 tunoj da nafto kaj kaŭzis detruon de la ekosistemo. Mortis centmiloj da fiŝoj, marbirdoj, kaj aliaj bestoj pro direktaj kaŭzoj de la akcidento. Aperis eĉ la respondeco de la marborda gardado, sed ili atestis pri tiutempa nefunkciado de la radar-aparatoj kaj okazis skipoŝanĝo.

La reparaturo daŭris 10 monatojn kaj kaŭzis 30 milionojn da USD, la ŝipo alinomiĝis al Exxon Mediterranean, kaj en 1993 al SeaRiver Mediterranean kaj estis denova uzata. La kapitano Joseph Hazelwood devis pagi monpuno de nur 5.000 da USD .

En septembro de 2002, la SeaRiver Mediterranean estis ne plu uzata.