'''Samoso''' estas [[Azio|Sud-Azia]] manĝaĵo el [[Hindio]]. Ĝi ĝenerale konsistas el fritita triangula-/[[piramido]]-forma [[pasteĉo|pasteĉa]] folio kun farĉo el [[terpomo]]j, [[cepo]]j kaj [[pizo]]j, sed ankaŭ aliaj farĉoj kiel el viandhaketaĵo estas uzataj. La mezuro kaj formo de samoso, kiel la konsisto povas ege varii. Ĝi estas spica kaj ofte manĝata kun [[ĉatnio]], kiel el [[mento]], [[koriandro]] aŭ [[tamarindo]]. Samoso estas favorata manĝeto de junuloj kaj adoltoj. Ĝi ofte estas servata kun teo aŭ kafo. Samoso estas tre populara en lokoj kiel [[Kolkato]], (Okcidenta Bengalio). Ĝi ankaŭ povas esti farata en dolĉa varianto.
[[Samoso (manĝeto)]]
Samosoj estas konataj en [[Hindio]], [[Pakistano]], kaj [[Mjanmaro]].
[[Samoso (insulo)]]
==Similaj manĝaĵoj==
Farĉitaj pasteĉoj estas konataj en multaj kulturoj. Samoso estas iom simila al [[pirogo]]j ([[Rusio]] kaj [[Pollando]]), [[Jiaozi|gyoza]] ([[Japanio]], [[Ĉinio]] kaj [[Koreio]]), kaj [[dumpling]]s ([[Britio]] kaj [[Usono]]).
== Eksteraj ligoj ==
*[http://www.samosa-connection.com The Samosa Connection] por kulinara historio (angle)