Nacia Konvencio (franca respubliko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Nacia Konvencio (france ''Convention nationale'') estas tiu leĝfara asembleo, kiu en al plej kritika periodo de la franca revolucio - 20-an de septembo 1792 kaj 26-an de oktobro 1795- direktis Francion. (Tiu nomo eĉ aperas ĉe [[Granda Kolombio]], kiam Simón Bolivár kunvokis Nacian Konvencion.)
 
Tasko de la Nacia Konvencio estis la ellaboro de la nova konsitucio por la lando, post kolapso de la monarĥio (10-an de aŭgusto 1792). La Nacia Konvencio etis 749-membra kaj estis reprezantitaj komercistoj, profesiaj branĉoj kaj intelektuloj. Unu el la plej unuaj deklaroj estis oficiala abolicio de la monarĥio (21-an de septembro) kaj deklaro de la respubliko(22-an de spetembro).
 
La unuan parton de la historio de la Nacia Konvencio (sept. 1792 – majo 1793) karakterizis la rivalado de la du kontraŭstarantaj revoluciaj frakcioj, la girondistoj (ĵirondistoj) kaj la montaruloj (''montagnard''-oj).
 
La montaruloj volis doni pli da potenco por la subklasanoj,dum la ĵirondistoj preferis la burĝan respublikon kaj volis malpliigi efikon de Parizo je la revoluciaj procesoj. Pro la seriaj malvenkoj de la ĵirondistoj fare de la eŭropaj kontraŭrevoluciaj fortoj, la ĵirondistosj perdis sian fideblecon. La tumultoj, okazintaj inter la 31-a de majo 1793 kaj 2-a de junio forigis ilin el la potenco.
 
En la dua periodo (jun. 1793 – jul. 1794), la montaruloj regis la Konvencion. Pro la milito kaj la internaj ribeloj, ili kreis diktatoran revolucian registaron (la realan potencon posedis la Publik-bonfara Komisio). Pro tio ne ekvalidis la demokratia konstitucio, akceptita la 24-an de junio 1793. La asocio perdis la iniciatan rolon en la leĝfarejo kaj ĝi nure akceptis proponojn de la komisio.
 
Responde al la radikala politiko, multaj membroj de la konvencio partoprenis en faligo de la plej influhava membro de la komisio, Maximilien Robespierre (27-an de julio 1794). Poste okazis la lasta parto de la Konvencia historio, tempo de la termidora agado (julio 1794–oktobro 1795). La potencan ekvilibran punkton formis la reprezentantoj, apartenanataj al la Marĉo (La Plaine). Ili retiris la ĵirondistojn al la Konvencio, gvidantojn de la montar-parto ekskludis. En aŭgusto de 1795, la Konvencio akceptis la novan konstitucion kaj tiel kreis ties posteulon, la Direktorion (1795–99), kiu firmigis forton de la burĝaro.
 
[[hu:Nemzeti Konvent]]