Geografio de Maŭritanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
La klimato estas karakterizita per ekstremaĵoj en temperaturo kaj per mizera kaj neregula pluvokvanto. Ĉiujaraj temperaturaj varioj estas malgrandaj, kvankam tagnoktaj varioj povas esti ekstremaj. La ''[[harmatano]]'', la varma, seka, kaj ofte polvo-riĉa vento, blovas de la Saharo dum la longa seka sezono kaj estas la ĉefa vento, escepte de la mallarĝa marborda strio, kiu estas influita per oceanaj [[pasato]]j. Plejmulto de pluvo falas dum la mallonga pluvsezono (''hivernage''), de julio ĝis septembro, kaj averaĝa jarpluvo varias de 500 ĝis 600 milimetroj en la malproksima sudo ĝis al malpli ol 100 milimetroj en la norda du trionoj de la lando.
 
===Gravaj geografiaj kaj klimatzonoj===
 
Maŭritanio havas kvar ekologiajn zonojn: la Saharan Zonon, la Sahelian Zonon, la Senegalriveran Valon, kaj la Marbordan zonon. Kvankam la zonoj estas rimarkeble diferencaj unu de la alia, neniuj naturaj ecoj evidente konturas la limojn inter ili. Sablo, variante en koloro kaj kunmetaĵo, kovras 40 procentojn de la surfaco de la lando, formante dunojn, kiuj aperas en ĉiuj zonoj krom la Senegala Rivervalo. Fiksaj sablodunoj estas kunmetitaj de kruda, cervid-kolora sablo, ŝanĝantaj ("moveblaj") dunoj konsistas el fajnaj, polvosimilaj, ruĝet-koloraj sabloj, kiuj povas esti portitaj per la vento. Altebenaĵoj ĝenerale estas kovritaj per pli pezaj bluaj, grizaj, kaj nigraj sabloj, kiuj formas krustan surfacon super tavoloj de mola, loza sablo.