Marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Skua_and_penguin.jpeg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Jameslwoodward: Per [[commons:Commons:Deletion requests/Files in Category:US Antarctic Pro...
Linio 38:
Persekutplonĝado kaŭzas grandan premon (kaj evolue kaj fiziologike) ĉe marbirdoj, sed la rekompenco estas pli ampleksa areo en kiu manĝi la persekutplonĝantoj. Propulsado subakva devas esti farata de flugiloj (kiel faras pingvenoj, aŭkoj, [[Plonĝpetrelo]]j kaj kelkaj aliaj specioj de petreloj) aŭ piedoj (kiel faras [[kormorano]]j, [[grebo]]j, [[kolimbo]]j kaj kelkaj tipoj de fiŝmanĝantaj [[anaso]]j). Persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj estas ĝenerale pli rapidaj ol tiuj elpelitaj per piedoj.<ref name = "Burger">Schreiber, Elizabeth A. & Burger, Joanne.(2001.) ''Biology of Marine Birds'', Boca Raton:CRC Press, ISBN 0-8493-9882-7</ref> Ambaŭkaze la uzado de flugiloj aŭ piedoj por persekutplonĝado limigas sian utilon por aliaj uzoj: kolimboj kaj greboj piediras malfacilege (se tio okazas), [[pingveno]]j ne kapablas flugi kaj aŭkoj ŝanĝis flugolertecon kontraŭ pli lerta subnaĝado. Por ekzemplo, la [[Aŭko]] (atlantika aŭko) bezonas 64 % plie da energio por flugi ol samgranda petrelo.<ref name = "Auk">Gaston, Anthony J. & Jones, Ian L. (1998). ''The Auks'' Oxford:Oxford University Press, ISBN 0-19-854032-9</ref> Multaj [[pufino]]j estas intermeze inter ambaŭ, ĉar havas pli longajn flugilojn ol tipaj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj sed pli pezan flugilŝarĝon ol la aliaj surfacomanĝantoj inter la [[Procelariedoj]], kapabligante ilin por subnaĝado en grandaj profundoj same ke ili kapablas flugi akurate kaj longdistance. La plej impresa subnaĝado inter pufinoj troviĝas en la [[Mallongvosta pufino]], kiu povas subnaĝi je 70 m profunde.<ref>Weimerskirch, H., Cherel, Y., (1998) Feeding ecology of short-tailed shearwaters: breeding in Tasmania and foraging in the Antarctic? ''Marine Ecology Progress Series'' '''167''': 261–274</ref> Ankaŭ kelkaj specioj de albatrosoj estas kapablaj de limigita subnaĝado, kun la [[Fulga albatroso]] kaj sia rekordo je ĝis 12 m.<ref>Prince, P.A., Huin, N., Weimerskirch, H., (1994) "Diving depths of albatrosses" ''Antarctic Science'' '''6''': (''3'') 353–354.</ref> El inter ĉiuj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj, la plej efika en aero estas la [[albatroso]]j kaj ne estas hazarde, ke ankaŭ ili estas la plej mallertaj plonĝantoj. Tiu estas la reganta grupo en polusaj kaj subpolusaj medioj, kaj ĝi estas laŭenergie malefikaj en mezvarmaj akvoj. Per sia mallerteco flugi multaj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj estas pli limigitaj en siaj manĝoteritorioj ol aliaj grupoj, speciale dum la reprodukta sezono kiam malsataj idoj bezonas regulan manĝon.
==== Plonĝado kaj subnaĝado ====
[[Sulo]]j, [[naivulo]]j, [[tropikbirdoj]], kelkaj [[ŝterno]]j kaj la [[Bruna Pelikanopelikano]] uzas la metodon de plonĝado kaj subnaĝado, kaptante rapidajn predojn per subnaĝado el flugo. Plonĝado kaj subnaĝado permesas birdojn uzi energion ekde la momento de la plonĝado por kontraŭi la naturan flosantecon (kaŭzita de la aero kaptita en la plumaro),<ref>Ropert-Coudert Y., Grémillet D., Ryan P., Kato A., Naito Y. & Le Maho Y. (2004) " Between air and water: the plunge dive of the Cape Gannet ''Morus capensis''" ''Ibis'' '''146'''(2): 281–290</ref> kaj tiele uzi malpli da energio ol tiu dediĉita de persekutplonĝantoj, permesante ilin uzi pli disampleksaj manĝoresursoj, ekzemple, en paŭperigitaj tropikaj maroj. Ĝenerale, tiu estas la plej specialigita metodo de ĉasado uzata de marbirdoj; aliaj nespecialuloj (kiel mevoj aŭ rabmevoj) povas uzi ĝin, sed per ne tioma lerteco kaj ekde pli malalte. Ĉe Bruna pelikano lerteco por plonĝado kaj subnaĝado bezonas kelkaj jarojn de lernado kaj entute disvolviĝo —se maturuloj, ili povasplonĝi ekde 20 m al la akvosurfacon, ŝanĝante la korpon antaŭ la frapo por malhelpi vundojn.<ref name="elliot">Elliot, A. (1992) "Family Pelecanidae (Pelicans)" in ''Handbook of Birds of the World'' Vol 1. Barcelona:Lynx Editions, ISBN 84-87334-10-5</ref> Oni supozas, ke plonĝosubnaĝuloj estas limigitaj en siaj ĉasteritorioj al klaraj akvoj por facile vidi sian predon el aero,<ref>Ainley, D.G. (1977) "Feeding methods in seabirds: a comparison of polar and tropical nesting communities in the eastern Pacific Ocean". In: Llano, G.A. (Ed.). ''Adaptations within Antarctic ecosystems''. Smithsonian Inst. Washington D.C. P 669–685.</ref> sed ĉar ili estas la reganta grupo en la tropikoj, la ligo inter plonĝado kaj subnaĝado kaj akvoklareco estas ankoraŭ nedecidita.<ref> Haney, J.C. & Stone, A.E. (1988) "Seabird foraging tactics and water clarity: Are plunge divers really in the clear?" ''Marine Ecology Progress Series'' '''49''' 1–9 </ref> Kelkaj plonĝosubnaĝuloj (kiel kelkaj surfacomanĝuloj) estas dependaj de [[delfeno]]j kaj [[tinuso]] kiuj pelas fiŝarojn supren al la surfaco.<ref name = "AU">Au, D.W.K. & Pitman, R.L. (1986) Seabird interactions with Dolphins and Tuna in the Eastern Tropical Pacific. ''Condor'', '''88''': 304–317. [http://elibrary.unm.edu/sora/Condor/files/issues/v088n03/p0304-p0317.pdf]</ref>
 
====Kleptoparazitado, kadavrado kaj predado de pli altaj vertebruloj ====