Estona lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 110 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q9072)
e Nuligis version 4969964 de 99.181.139.211 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 29:
Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la [[Latina alfabeto|latinan alfabeton]]. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la [[Portugala lingvo|portugala]]. Ĝi similas al la [[Vjetnama lingvo|vjetnama]] litero "ơ".
 
[[Lingva tipologio|Tipologie]], la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de [[aglutina lingvo]] al [[fleksia lingvo]]. Dum la historio de Estonio, la [[Germana lingvo|germana]] forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.
 
En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas [[genro]]jn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la [[nominativo]]n, [[genitivo]]n, [[partitivo]]n, [[ilativo]]n, [[inesivo]]n, [[elativo]]n, [[alativo]]n, [[adesivo]]n, [[ablativo]]n, [[translativo]]n, [[terminativo]]n, [[esivo]]n, [[abesivo]]n, kaj [[komitativo]]n. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (''kollane maja'') — "en flavan domon" estas (''kollasesse majasse'').