Parmenido de Elajo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Parmenido, filo de Pireto, naskiĝis en [[Elajo]], italia urbo de Grandgrekio en la dua duono de la sesa jarcento kaj mortis en la duono de la kvina jarcento a.K. Li estis poeto kaj filozofo, kondsiderata la fondinto de la [[elaja skolo]] kaj skribis pri sia penso pere de heksametraj versoj. Lia verko iniciatas pere de alegoria enkonduko kaj estas dividita en du partoj: ''la vojo de la vero'' kie li prezentas sian koncepton pri la vera naturo de la realaĵo kaj la dua parto ''la vojo de la opinio'' kie li prezentas la tradician ionian modelon de la naturo.
 
En la unua parto, ''la vojo de la vero'', Parmenido asertas ke la nura realaĵo estas la [[esto]], ke ne eblas alia realaĵo nek la eterna moviĝado de [[Heraklito]]. La [[malesto]] ne povas ekzisti ĉar ĝi ne estas pensebla. La ''esto'' kaj la ''penso'' estas unu sola afero, sen la ''esto'' ne estas ''penso''. Tiele pensante Parmenido distingiĝas de la aliaj antaŭsokratuloj ĉar li ne konsideras la realaĵon kiel kosmologia konkretaĵo, sed kiel abstrakta ento. Inter la antaŭsokratuloj nur li kaj [[Pitagoro]] pensis simile. Pro tio li estas konsiderata la unua metafizikisto de la historioHistorio.
 
Lia plej eminenta disĉiplo estis [[Zenono el elajo]].