Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 51:
Multaj homoj proponis reunuigon [[Centra Ameriko]] en [[19-a jarcento]], sed ne sukcesis. La unua provo estis en [[1842]] de eks-prezidento Morazán, kiu provokis ribelon, sed li estis kaptita kaj mortigita en [[1844]]. Dua provo okazis de oktobro ĝis novembro [[1852]], kiam Salvadoro, Honduraso kaj Nikaragvo kreis [[Federacio de Centrameriko|Federacion de Centrameriko]] kiu ne daŭris. Post, ĉirkaŭ [[1800]] la prezidento Gvatemalo [[Justo Rufino Barrios]] provis reunuigi la ŝtatojn perforte, sed fiaskis kaj estis mortigita. Alia konfederacio de Honduraso, Nikaragvo kaj Salvadoro, nomita '''República Mayor de Centroamérica''' ([[Granda Respubliko de Centra Ameriko]]) daŭris nur de [[1896]] ĝis [[1898]]. La lasta provo okazis inter junio [[1921]] kaj januaro [[1922]], kiam Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduraso kreis novan "Federacion de Centra Ameriko". Tiu nova federacio neniam fakte ekzistis.
 
La landoj de eksa federacio, en [[1856]]-[[1857]] sukcesis establigi militan koalicion por forpuŝi invadon de [[usono|usona]]n invadon gvidita de [[William Walker]].
 
Hodiaŭ ĉiuj kvin nacioj de eksa federacio portas flagojn kun bluaj kaj blankaj bendoj. Kostariko malheligis la bluon kaj metis ruĝan bendon en [[1848]] omaĝe al [[Francio]].