Hippolyte Sebert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q287244)
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
== Esperanta agado ==
E-iĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan internacian lingvon kaj ĝis sia morto li senlace penadis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de [[Rollet de l'Isle]]. En 1905 li fondis kun [[Emile Javal|Javal]] la [[Esperantista Centra Oficejo|E-istan Centran Oficejon]], vastan organismon de internacia propagando, de defendo de E-istaj Institucioj kaj de instruado (v. [[Gabriel Chavet|Chavet]]). Ne nur li ne ŝparis tempon kaj laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de Esperanto. – De la kreo de la [[Konstanta Komitato de l‘ Kongresoj|Konstanta Komitato de la Kongresoj]], li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn [[Universala Kongreso|Universalajn Kongresojn]]. – Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la [[ISAE|Internacian Sciencan Asocion]]. - Apud [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], Sebert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado. – Krom artikoloj aŭ raportoj aperintaj en „[[Oficiala Gazeto Esperantista]]“, kaj en diversaj E-aj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri Esperanto.
 
"Kredeble pli ol iu alia persono generalo Sebert povas esti nomata la patro de la internacia Esperanto-movado inter la sciencistoj <ref> [[Paul Neergaard|Neergaard, Paul]], 1958 : Siencaj Studoj, ''Internacia Scienca Asocia Esperantista'', Kopenhago, p.9. </ref>.
 
==Verkoj (elekto)==