Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

11 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Demokratio''' estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. <font size="-1">''(Etimologie : greka - ''dêmos'' popolo, ''kratos'' potenco.)''</font>
 
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita{{de kiu?}} difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, [[amaskomunikiloj]]n liberajn el ĉia subpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el [[Montesquieu]]). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
 
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de [[Sovetio]], nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ [[marksismo]]-[[leninismo]], la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj [[Totalismo|totalisma]] [[Stalinismo]], kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
729

redaktoj