Jomo Kenyatta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
plu
Linio 1:
{{nekompleta}}
----
[[Dosiero:Jomo Kenyatta.jpg|dekstre|eta]]
'''Jomo Kenyatta''' (prononco ''ĵomo kenjata'', naskiĝis ĉ. [[1894]], mortis la [[22-an de aŭgusto]] 1978) estis la unua ĉefministro (1963–64) kaj prezidento (1964–78) de [[Kenjo]]. Li estas konsiderata la patro de la kenja nacio.
Linio 31 ⟶ 29:
En 1929 la KCA sendis Kenyatta'n al [[Londono]] por celvarbi koncerne kikujajn tribajn teraferojn. Uzante la nomon Johnstone Kenyatta, li publikigis artikolojn kaj leterojn al la redaktisto de ''[[The Times]]'' kaj la ''Manĉestra [[The Guardian|Guardian]]''. Li revenis al Kenjo la 24-an de septembro 1930 kaj estis bonvenigita en [[Mombasa]] de sia edzino Wahu kaj James Beauttah. Li tiam partoprenis, sur la flanko de tradiciistoj, en la debato pri la genera kripligo de knabinoj. Li poste laboris por Kikuyu Independent Schools (Kikujaj Sendependaj Lernejoj) en Githunguri.
 
Li revenis al Londono en 1931 kaj enskribiĝis en Woodbrooke Quaker College en Birmingham. Senkuraĝigata per la manko de oficiala respondo al la tero-pretendoj kiujn li antaŭenigis, li komencis diskutojn kun britaj komunistoj, kiuj publikigis liajn artikolojn en siaj publikaĵoj. En 1932 kaj 1933, li nelonge studis ekonomikon en [[Moskvo]] ĉe la KUTVU (Universitato de la Laborantoj de la Oriento) sed eliris post la [[Sovetunio]] (maltrankviligita de la kreskanta potenco de Hitler kaj vidanta Brition kaj Francion kiel aliancanoj) reprenis sian subtenon por la movado kontraŭ brita kaj franca kolonia regado en Afriko. En 1934 li komencis studadon ĉe la [[Universitato de Londono]], kaj ekde 1935 kun [[Bronislaw Malinowski]]. En 1938 li publikigis, kun la nomo Jomo Kenyatta, sian unuan libron, ''Facing Mount Kenya'' ("Frontante la monton Kenjon"), [[antropologio|antropologia]] verko pri la [[Kikujoj]].
 
Dum la [[dua mondmilito]] li estis laboristo ĉe bieno en [[Sussex]]. En 1942 li edziĝis kun la angla Edna Clarke, kiu naskis filon, Peter Magana.
 
===Reveno al Kenjo===
Kenyatta reiris al Kenjo en 1946, post preskaŭ 15 jaroj eksterlande. Li geedziĝis la trian fojon, kun Grace Wanjiku, kiu estis la filino de pliaĝa ĉefo Koinange kaj fratino de Mbiyu Koinange. Mbiyu poste iĝis dumviva konfidulo kaj unu el la plej potencaj politikistoj dum la prezidanteco de Kenyatta.
 
Kenyatta tiam komencis instruadon, iĝante rektoro de la Kenya Teachers' College Githunguri. En 1947, li estis elektita prezidanto de la Kenja Afrika Unio (KAU), post tio li komencis ricevi mortminacojn el blankaj setlantoj. De 1948 ĝis 1951 li travojaĝis kaj prelegis tra la lando kondamnante la neniofaradon kaj rabon, instigante laboregon, kaj kampanjante por la redono de tero donita al blankaj setlantoj, kaj por sendependeco ene de tri jaroj.
 
Lia edzino, Grace Wanjiku, mortis en akuŝo en 1950 kiam ŝi naskis sian filinon Jane Wambui, kiu pluvivis. En 1951 Kenyatta geedziĝis kun Ngina Muhoho, filino de ĉefo Muhoho. Ŝi estis populare nomita Mama Ngina, kaj poste estis la Prezidentedzino de sendependa Kenjo, kiam Kenyatta estis elektita prezidanto.
 
La Maŭmaŭo-Ribelo komenciĝis en 1951 kaj la partio KAU estis malpermesita; krizostato estis deklarita la 20-an de oktobro 1952.
 
===Proceso kaj enkarcerigo===
Kenyatta estis arestita en oktobro 1952 kaj jure akuzita, kun kvin aliaj homoj, esti administro kaj ano de la Maŭmaŭo-Socio, radikala kontraŭ-kolonia movado kiu okupiĝis pri ribelo kontraŭ la britaj regantoj de Kenjo. La akuzatoj estis konata kiel la "Kapenguria Seso". La proceso daŭris kvin monatojn. Evidentiĝis ke Rawson Macharia, ĉefa akuza atestanto, estis falsĵurinta sin. La juĝisto — kiu ĵus ricevis nekutime grandan pension, kaj kiu subtenis sekretan kontakton kun la tiama kolonia Guberniestro de Kenjo, Evelyn Baring, dum la proceso — estis malkaŝe malamika al la akuzatoj. La defendo, gvidata de la brita advokato D. N. Pritt, argumentis ke la blankaj setlantoj penis uzi Kenyatta'n kiel propeka kapro kaj ke ekzistis neniu indico kiu ligis lin al la Maŭmaŭo. La tribunalo kondamnis Kenyatta'n je la 8-a de aprilo 1953 al sepjara malliberigo kun deviga laboro kaj senfina restrikto poste. La apelacio estis rifuzita de la brita reĝkonsilio en 1954.
 
Kenyatta restis en malliberejo ĝis 1959, post kiu li estis retenata en Lodwar, malproksima parto de Kenjo.
 
La krizostato estis forigita la 12-an de januaro 1960. La 28-an de februaro 1961, publika kunveno de 25.000 en Najrobo postulis lian liberigon. La 15-an de aprilo 1960, pli ol miliono da signaturoj estis prezentitaj al la guberniestro. La 14-an de majo 1960, li estis elektita KANU prezidanto en foresto. La 23-an de marto 1961, kenjaj gvidantoj, inkluzive de Daniel arap Moi (poste lia delonga vicprezidanto kaj posteulo kiel prezidanto) vizitis lin ĉe Lodwar.
 
La 11-an de aprilo 1961, li estis movita kun sia filino Margaret al Maralal, kie li renkontis internaciajn ĵurnalistojn je la unua fojo post ok jaroj. La 14-an de aŭgusto 1961, li estis liberigita kaj alportita al Gatundu kaj heroa bonvenigo.
 
===Sendependiĝo de Kenjo===
[[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F021917-0014, Kenia, Staatsbesuch Bundespräsident Lübke.jpg|dekstre|eta|Kenyatta kun [[Heinrich Lübke|Lübke]], la prezidanto de [[Okcidenta Germanio]], en 1966]]
Kenyatta estis allasita en la leĝdonan konsilion post sia liberigo en 1961; Kariuki Njiiri (filo de la forpasita ĉefo Njiiri) demisiis el sia Kigumo-seĝo por li. En 1961 kaj 1962, Kenyatta gvidis la KANU-delegacion al la unua kaj dua Lancaster Conference-oj en Londono, kie la sendependeca konstitucio de Kenjo estis traktita.
 
Elektado tiam okaziĝis en majo 1963, kun konkurado inter la KANU de Kenyatta (Kenja Afrika Nacia Unio, kiu rekomendis ke Kenjo estu unitaria ŝtato) kaj la KADU (Kenja Afrika Demokratia Unio, kiu rekomendis ke Kenjo estu federacio de etnaj ŝtatoj).
 
KANU venkis KADU'n, gajnante 83 seĝojn el 124. La 1-an de junio 1963, Kenyatta iĝis ĉefministro de la sendependa kenja registaro, kaj je la 12-a de decembro, deklaris la sendependecon de Kenjo. Je la 1-a de junio 1964, la posteno de ĉefministro esti aboliciita (ĝi revenis en 2008) kaj li iĝis prezidanto; je la 10-a de novembro, la KANU kaj KADU kunfandiĝis.
 
La regado de Kenyatta karakteriziĝis per bataloj kontraŭ [[Somalio|somalia]]j ribelantoj en la nordokcidento, la kreskanta persekuto de skismanoj, kun pluraj misfamaj murdoj, manko de efektiva politika opozicio (en 1969, li malpermesis la solan alian partion), kaj la grada malboniĝo de la sano de la prezidanto. Dum la 1970-aj jaroj li apenaŭ laboris kiel prezidanto, kaj intervenis nur kiam necesis por aranĝi pridisputatajn aferojn. Li mortis je la 22-a de aŭgusto 1978 en [[Mombasa]].
 
==Verkoj==