Ĝemela lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e babilfrenzo
e sociolingvistika
Linio 2:
'''Ĝemela lingvo''' estas nenio pli ol speco de [[babilfrenzo]] uzata de junaj infanoj, relative ofte de [[ĝemelo]]j, kaj kiun parolas kaj komprenas nur tiuj. Kvankam ĝemelaj lingvoj aperas plej ofte ĉe plurnaskitoj, ili povas ankaŭ estiĝi inter aliaj infanetoj kun proksimume la sama evolunivelo, se tiuj komunikas multe unu kun la alia jam antaŭ ol ili sufiĉe regas la gepatran lingvon. La verŝajneco de estiĝo de ĝemela lingvo estas plej alta por ĝemeloj kiuj ne havas pli aĝajn gefratojn kaj por tiuj, kiuj kreskiĝas en plurlingva medio. En tiuj grupoj, ĝi atingas preskaŭ 50 procentojn. Ĝi estas iomete pli alta por unuzigotaj ĝemeloj ol por plurzigotaj. En plej multaj kazoj la infanoj ĉesas uzi ĝemelan lingvon jam en la aĝo de tri jaroj.
 
La ĉefa kaŭzo de apero de t.n. ĝemela lingvo ne estas tiom lingvistikasociolingvistika kiom biologia, ĉar proporcie plurnaskitoj estas ankaŭ pli ofte frunaskitoj. Ĉe frunaskitoj, la kompren- kaj parol-kapablo estas ĝenerale pli malfrua ol ĉe ĝustatempaj naskitoj. Do kripla elparolo ne estas apartaĵo de ĝemeloj, ĝi nur estas pli rimarkebla ĉar aperas formo de dialogo.
 
Ĝemela lingvaĵo ofte estas mirige flua. La fenomeno estas tamen foje konsiderata kiel nenio alia ol tre nematura kaj diverĝa formo de la gepatra lingvo, ofte kun pli aŭ malpli kutimaj fonologiaj diverĝoj. Tiuj estiĝas ĉar la infanoj senkritike akceptas kaj imitas la prononcon unu de la alia. Ne malmultaj vortoj tamen estas aŭ ŝajnas esti apriore kreitaj de la infanoj. Ĝemela lingvo estas foje konsiderata kiel nenormalaĵo, kiu povas prokrasti la lingvan evoluon de la infanoj kaj por kiu ekzistas la terminoj ''idioglosio'' kaj ''kriptofazio''. (En tia prijuĝo estas malkonsiderata la fakto, ke ĝemela lingvo faciligas kaj progresigas la komunikadon inter la ĝemeloj mem.) Oni observis, ke mildaj perturboj de la parolo, kiuj kutime montriĝas komence de la lerneja aĝo, pli ofte aperas ĉe infanoj kiuj uzis ĝemelan lingvon ol ĉe aliaj. Tio povas esti kaŭzita de tio, ke fiksiĝis ĉe la infanoj nelaŭnormaj parolkutimoj. Tamen ankaŭ verŝajnas, ke ĝemela lingvaĵo pli ofte aperas ĉe infanoj kun denaska dispozicio por malfrua evoluo de sia parolo.