Unitariismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it:Unitarianesimo
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La konflikto inter unitaristoj kaj triunuistoj komenciĝis frue en la historio de la kristanismo. Jam dum ĝiaj plej fruaj jarcentoj aperas unitarismaj skoloj kiel la [[arianismo]] kaj la [[adoptismo]]. La arianisma eklezio havis dum pluraj jarcentoj fortan pozicion precipe inter la [[gotoj]], kaj la klasikan gotan biblitradukon faris la ariano [[Wulfila]].
 
Post la falo de la lasta gota regno en la [[9-a jarcento]], oni ne aŭdas pri unitarismaj eklezioj ĝis la [[16-a jarcento]], kiam aperis unu tia en [[Transilvanio]] kaj unu en [[Pollando]]; la membroj de la laste menciita estas ofte nomitaj "socinianoj", kio estas tamen erara, ĉar Faŭsto SOCINOSocino (latina ''Faustus Socinus'', itale ''Fausto Sozzini'') translokiĝis de Transilvanio al Pollando plurajn jarojn post ĝia fondo kaj, kvankam li kunlaboris kun ĝi, neniam membriĝis. En Pollando oni foje nomas ilin "arianoj", sed kontraŭ tio ili mem forte protestis, ĉar kvankam la antikvaj arianoj same kiel ili kontraŭstaris la triunu-dogmon, ili pri aliaj aferoj profunde malsamopiniis. Ili mem plej ofte nomis sin "Polaj Fratoj" (latine ''Fratres Poloni'', pole ''Bracia Polscy'').
 
Fine de la [[18-a jarcento]], preskaŭ cent jarojn post la malapero de la Polaj Fratoj, estis fonditaj unitarismaj eklezioj en [[Usono]] kaj [[Britio]], kie ili ankoraŭ aktivas. La unitara preĝejo en [[Ĉikago]] estas artaĵo de la fama [[arĥitekturo|arĥitekturulo]] [[Frank Lloyd WRIGHTWright]], mem unitarismano. La usona [[Universitato Harvard]] havis jam ĉe sia fondiĝo fortajn ligojn al la unitaristoj.
 
Unitarismajn aŭ mal-triunuismajn teologiojn havas ankaŭ kelkaj eklezioj, kiuj ne uzas la vorton "unitarismo", ekzemple la [[atestantoj de Jehovo]] kaj la [[mormonoj]].
Linio 12:
 
==Unitaraj esperantistoj==
*[[Kenneth TWINNTwinn]]
 
{{stumpo}}