Esperanto-movado en Kolombio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rubeno (diskuto | kontribuoj)
→‎2000-2010: Ricardo Carrillo en la 5-a take
Rubeno (diskuto | kontribuoj)
→‎1990-2000: letero de pastrana. Mi memoras pri tio. heheheh
Linio 169:
En tiu-ĉi periodo, alia grava aktivado estis tiu de junulo [[Francisco Javier Gómez]], lingvo-tradukisto kaj dinamisma organizanto de eventoj, kiel la Kvara Tutamerika Kongreso. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA en Kolombio, kaj fakdelegito pri mormonismo en la jaro 1999. Poste li vojaĝis al eksterlando.
 
De la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro de 1999 la kolombia ĉefurbo , Bogotá, gastigis la [[Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto]], kies Loka Kongresa Komitato estis jene: S-ino Leonor Calvo, Honora Prezidantino; Prof. [[Luis Jorge Santos-Morales]], Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro [[Rodrigo Ramírez]], Prezidanto; S-ro [[Santiago Álvarez Gutiérrez]], Sekretario; sekretariino [[Diana Carolina Marín]], komisiitino por turisma agado; brazila s-ro Silvestre Bego, komisiito por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj aranĝoj; kaj s-ro [[Luis Casas]], komisiito por financaj aferoj, kune kun la prezidanto kaj la sekretario. Aliaj komitatanoj estis: [[Stella Uribe]], [[Horacio Hernández]], [[Francisco Javier Gómez]], [[Yolanda de Hernández]], [[Elsa Gutierrez]] kaj [[J. Edwin Vargas R.]]. La organizanta komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la tiaman Ministron pri Kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría, informi lin pri Esperanto kaj pri la okazonta evento internacia, kaj nomi lin kiel "Alta Protektanto" de la 4-a TAKE. Dumkongrese oni legas leteron de la tiama presidanto de Kolombio, [[Andrés Pastrana]], en kiu li salutas la kongreson.
 
La 18an de septembro de 1999, je la aĝo de 73 jaroj, mortis esperantisto kaj ŝakisto [[Tirso Castrillón]], kiu lasis por la movado sian etan lernolibron, aperinta en 1973. Li persone ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj konantoj pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas ŝak-turniro kiu portas lian nomon, organizata fare de la Antjokia Ligo de Ŝako.
 
La jaro 1999 ankaŭ alportis alian malbonan novaĵon: la 12-an de marto, en Schoorl, Nederlando, mortis [[Oene Hoekstra]] kiu vizitis Kolombion en 1973 kun sia familio. Li estis honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon Esperanto, majo 1999, paĝo 100).
 
===2000-2010===