Kazi Nazrul Islam: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
[[Dosiero:Nazrul-stamp-bangladesh.gif|thumb|200px|right|Poŝtmarko bangladeŝa monumente al li]]
'''Kazi Nazrul ISLAM''' ([[bengala lingvo|bengallingve]] কাজী নজরূল ইসলাম; naskiĝis la {{daton|24|majo|1899}} en vilaĝo [[Ĉurulia]]; mortis la {{daton|29|aŭgusto|1976}} en [[Dhako]]) estis unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj kun fajra kaj tragike tranĉita vivo. Kvankam multe malpli konata internacie ol [[Rabindranath TAGORETagore]], li estas samtiom respektata, kaj tiomgrade influis la bengalan spiriton kiel tiu lasta. Li estis kromnomita la "ribel-poeto", kaj honorita kiel "nacia poeto" kiam ekestis [[Bangladeŝo]].
 
Li estis poeto, gazetisto, politika aktivulo, muzikisto, ankaŭ en kinarto li krome aktoris kaj reĝisoris.
Linio 8:
La plej furoran parton de sia verkaro konsistigas la pli ol 2000 kanzonoj, kiujn li verkis kaj enmuzikigis, kaj 1000 el inter ili li kantis kaj surdiskigis mem. Tiuj daŭre estas kantataj kaj registataj de dekoj inter la plej elstaraj bangalaj kantistinoj kaj kantistoj, kaj konsistigas eĉ apartan muzikan genron bengalan: la ''[[nazrul-gîti]]''!
 
Lia poezio, kun ties vibraj ritmoj kaj senrespektaj temoj sentigas efektan kontraston kontraŭ tiuj de Tagore (kvankam li admiris kaj respektis la maljunan poeton, kiu mem tre aprezis la junan, kaj kiam tiu estis malliberigita dediĉis subtene verkon al li). Li uzis temojn kaj vortaron ankoraŭ neniam uzata en la bengala poezio antaŭ li. Per beletro, gazetado, kaj politikado, li oponis al la fremda rego (tiu de Britio super [[Hindio]]) kaj koloniismo, sed ankaŭ al religia ŝovinismo kaj [[religia fundamentalismo]] (kvankam islamano, li edziĝis la 24-an de aprilo 1924 [[Hinduismo|hinduan]] virinon el [[Bramano|brahmana]] familio: Promila DEVIDevi).
Ankaŭ la de li uzataj formoj estis Hindi-tipike sinkretismaj : Li uzis sanksritajn kaj arabajn versojn tiom bone kaj facile kiom tradicie bengalajn, li aludis je hinduaj mitoj tiombone kiom persaj poeziaj temoj, kaj instigoj naskitaj de la [[Rusa Revolucio de 1917]]
 
Vivo:
Male al TAGORETagore (kiu naskiĝis en riĉega kaj klerega familio) li naskis en malriĉa familio, lia patro zorgis vilaĝan moskeon, kaj pro ties morto Nazrul devis ĉesi frue studon, kaj anstataui lin eĉ infane. Nur feliĉaj hazardoj poste igis lin koni verkistojn kaj ebligis lin repreni siajn studojn kaj efektivigi siajn literarajn talentojn.
Do facile kompreneblas kiel li iĝis la voĉo de la subpremitoj.
Dum la [[Unua mondmilito]] li dungiĝis en la brita armeo, sed nur restis dujare garnizone en [[Karaĉio]], kie li povis lerni la [[Persa lingvo|persa]]n, praktikis muzikon, kaj li komencis sian literaran karieron.
Linio 35:
{| align="right"
|-
|[[Dosiero:Nazrul.jpeg|thumb|200px|right|Kazi Nazrul ISLAMIslam]]
|}