Orelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: ka:ყური
Unua adapto de la artikolo
Linio 1:
'''Orelo''' estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: [[ekstera orelo]], [[meza orelo]] kaj [[interna orelo]].
La '''orelo''' estas organo kiu kapabligas perceptadon de sonoj.
Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la [[kraniaj nervoj|aŭdonervo]] al la [[kortekso]].
 
Vidu== ankaŭ: '''[[homaEkstera orelo]]''' ==
La eksteran orelon konsistigas la orela [[aŭriklo]] kaj la ekstera [[aŭda kanalo]]. La unua estas funelforma [[kartilago]] tegita de [[haŭto]]. La dua estas 24 milimetra ovalforma [[tubo]], fibrokartilaga en sia unua parto kaj osta en la dua, kiu finiĝas ĉe la [[timpana membrano]]. Tiu kanalo estas tegita de dika haŭto, kiu prezentas [[haro]]jn kaj sebumajn kaj cerumenajn [[glando]]jn.
 
== Meza orelo ==
La [[meza orelo]] konsistas el [[kavaĵo]] nomita [[timpano]], [[aŭda tubo]] kaj la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj [[ĉelo]]j. La timpano estas fermita ekstere de maldika, cirkla, travida (tamen rezista), blankblueta, oblikva [[membrano]] nomita [[miringo]], kie insertiĝas la [[maleo]], la plej granda el la [[orelaj ostetoj]], artikita per sia [[kapo]] al la [[inkudo]], ambosforma meza [[osteto]], kiu siavice artikiĝas al la [[stapedo]], la plej interna el la ĉeno, kiu aspektas kiel [[piedingo]], kaj enfiksiĝas kun la [[ovala fenestro]] de la [[interna orelo]].
 
La [[aŭda tubo]] estas 3 centimetra tubo, kiu interkomunikigas la timpanon kun la naza [[faringo]]. Ĝia funkcio estas aerumi la timpanon por ke la aero en ĝi entenata havu la saman [[premo]]n kiel la ekstera [[aero]]. Je ĉiu [[gluto]] ĝi malfermiĝas kaj tiel la aerumado de la timpano estas certigata. La aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj kuŝas en la postorela elstaraĵo de la [[temporalo]], nomita [[mastoido]]. lli entenas aeron kaj dependas de la timpano kun kiu ili interkomunikiĝas.
 
== Interna orelo ==
La [[interna orelo]], kiu lokiĝas ankaŭ en la temporalo, konsistas el [[osta labirinto]], kiu entenas la membranan [[labirinto]]n. [[Likvaĵo]] nomita [[perilimfo]] plenigas la spacon inter ambaŭ. Alian likvaĵon, la [[endolimfo]]n, entenas la [[membrana labirinto]]. Tiu ĉi, kiu estas la funkcia parto (la osta ja servas nur kiel ujo aŭ ŝirmilo), konsistas precipe el la [[kokleo]] aŭ heliko, t. e. spiralforma kanalo, kie troviĝas la finiĝoj de la [[koklea nervo]], vera [[organo]] de la [[aŭdado]], kaj la tri duoncirklaj [[dukto]]j, organo de la [[ekvilibrosenso]].
 
La orela aŭriklo kolektas la [[sono]]jn kaj reflektas ilin al la ekstera aŭda kanalo, ĉe kies interna ekstremaĵo troviĝas la miringo. Tiu ĉi membrano ricevas la aervibrojn kaj transdonas ilin al la maleo, unua el la orelaj ostetoj. Kiam tiuj aervibroj estas tro intensaj, la miringo kapablas malintensigi ilin, evitante tiel [[lezo]]n al la interna orelo. Ĉar tre malgrandaj, la orelaj ostetoj vibras kvazaŭ unusola [[osto]], kiuj fine, pere de la stapedo, transdonas la aervibrojn al la ovala fenestro de la interna orelo. Ties perilimfo unue, kaj poste la endolimfo oscilas kaj tiu [[oscilado]] stimulas la finiĝojn de la [[koklea nervo]]. Krome la aervibroj povas ankaŭ atingi la internan orelon rekte tra la [[kraniaj ostoj]].
 
<gallery>