Granda Kolombio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Granda Kolombio''' (formale '''Respubliko de Kolombio''') ([[1822]]–[[1830]]) estis mallongviva [[ŝtato]] sur loko de la iama [[Subreĝlando de Nova Granado]]. Ĝi etendiĝis sur la hodiaŭaj teritorioj de [[Kolombio]], [[Panamo]], [[Venezuelo]] kaj [[Ekvadoro]]. Dum la sendependeca milito kontraŭ [[Hispanio]], revoluciaj fortoj de [[Simón Bolívar]] fondis propran registaron en [[1819]], en [[Angostura]] (hodiaŭ [[Ciudad Bolívar]], [[Venezuelo]]) dum la konstituciuma kongreso. Ili difinis la finan formon de la [[Respubliko]] en [[1821]] dum la kongreso de [[Cúcuta]]. La ĉefurbo iĝis [[Bogoto]], [[prezidento]] Bolívar, [[vic-prezidento]] [[Francisco de Paula Santander]]. La forta, centrigita, militara registaro direktis tra regionalaj vicprezidentoj, dum la prezidento Bolívar daŭrigis la militiron. Oni transformis la ŝtaton al centrigita, repezent-sistema respubliko. La [[konstitucio]] antaŭskribis duĉambran [[parlamento]]n el la tri regionoj de la respubliko.
 
En [[1826]] okazis regionalaj tumultoj en [[Venezuelo]], pro konkuroj por la civitaj kaj militaraj oficoj. Bolívar regis ekde [[1828]] ĝis [[1830]] kiel [[diktatoro]] poste kunvokis la ''Nacian Konvencion'' por redifini la novan konstitucion. Tiun novan konstitucion rekonis nur [[Respubliko de Nova Granado]] (Kolombio kaj Panamo), pro tio Bolívar abdikis kaj translokiĝis al la norda parto, kie li mortis la [[17-a de marto|17-an de marto]] [[1830]], proksime al [[Santa Marta]]. Tiam Venezuelo kaj Ekvadoro jam elpaŝis la nevivkapablan ŝtatformon.
 
[[kategorio:pereintaj ŝtatoj de Ameriko]]