Diskuto:Signolingvo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aldonaj vidpunktoj
Linio 39:
Kaj mi krome aldonos ke ĝi estas jam pli vaste uzata en la esperantistaro ol gestlingvo. Provu per gugloj : ĉ.200 trafoj por gestlingvo, kaj ĉ.2300 por signolingvo.
amike --[[Vikipediisto:Kristof|Kristof]] 01:50, 13. Maj 2007 (UTC)
 
Lingvon en kiu esencas skribaj signoj oni povas nomi ”skriblingvo”.
 
Lingvon en kiu esencas parolaj signoj oni povas nomi ”parollingvo”.
 
Lingvon en kiu esencas gestaj signoj oni povas nomi ”gestlingvo” (aŭ ”gestolingvo”).
 
Estas pleonasme, nomi iun el tiuj lingvoj ”signolingvo”, ĉar ne temas pri lingvo se forestas signoj. La vorto estas kutime uzata en la signifo de 'gestlingvo', sed ĝi ne klarigas tion. Signoj povas esti gestoj aŭ io alia, kaj gestoj povas esti signoj ankaŭ se ili ne estas parto de la signaro de iu gestlingvo (ekzemple estas signo kiam [[Uzanto:Kristof|Kristof]] mendas trinkaĵon en trinkejo levante la pugnon kun la dikfingro al la buŝo). La formo ''signolingvo'' simple sekvas la nelogikan modelon de kelkaj okcidenteŭropaj lingvoj. El la elementoj de tiu kunmetaĵo, ĝia signifo ne estas rekonebla. (La franca vikipedio klarigas ''La langue des signes désigne l'une ou l'autre des langues gestuelles''.) Ekzistas tamen multaj kunmetaĵoj kiuj estas simile aŭ eĉ pli ”netravideblaj”, ankaŭ en esperanto.
 
Oni povas argumenti, ke ankaŭ la signifo de "gestlingvo" ne estas tute klara, ĉar en fonetiko oni foje konsideras la artikulaciajn movojn per kiuj formiĝas diroj en parollingvo ankaŭ kiel "gestoj". En tiu senco, parollingvo do ankaŭ estas gestlingvo. Tamen estas pli idiotisme, esprimi la signifon de 'gestlingvo' per la vorto "signolingvo".
 
En tiu situacio, mi ŝanceliĝas inter ”gestlingvo” kaj ”gestolingvo”, kaj preferas ”signolingvo” nur en la nomoj de unuopaj gestlingvoj kiuj estas nomataj ”signo-lingvoj” en siaregionaj naciaj lingvoj.
 
[[Uzanto:Talnat|Talnat]] ([[Uzanto-Diskuto:Talnat|diskuto]]) 11:46, 20 Mar. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Signolingvo".