Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}} +{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|komento=Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze p...
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|komento=Elstaraj artikoloj [[Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj|estu faktaj]] kaj [[Vikipedio:Citi fontojn|citu fontojn]], aliokaze povas esti [[Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj|malelstarigitaj]]}}
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Jama ADLS}}
{{Informkesto pereinta ŝtato
La reĝlando prenis la teritoriojn de hodiaŭa [[Israelo]], [[Cisjordanio]] kaj [[Gaza Sektoro]]. Apartenis al ĝi ankaŭ teritoriojn de hodiaŭa [[Libano]] norde, [[Sinajo]] sude kaj parto de hodiaŭa [[Jordanio]] kaj [[Sirio]]. La krucistoj same provis disvastigi siajn teritoriojn je [[Fatima kalifujo]], sed sensukcese. La palestinaj krucistoj estis forte ligitaj al siaj najbaroj, precipe al la [[Armena reĝlando en Kilikio]] kaj [[Bizanca Imperio]], danke al kiuj la latinaj krucistoj parte "[[oriento|orientizis sin]]".
 
== La estiĝo de reĝlando kaj frua historio ==
{{ĉefartikolo|Unua krucmilito|Sieĝo de Jerusalemo (1099)}}
[[Dosiero:1099jerusalem.jpg|thumb|left|200px|Sieĝo de Jerusalemo fare de krucistoj en la jaro 1099]]
Dum la regado de Baldueno la 2-a estiĝis en Sankta Lando la unuaj [[kavaliraj ordenoj]] kaj plu pliprofundiĝis la influo de Jerusalemo super la [[krucistaj ŝtatoj]] [[Edessa graflando|Edessa]] kaj [[Antioĥa princlando]], kie Baldueno la 2-a fariĝis regento anstataŭ iliaj indisponitaj regantoj. La reĝo mem estis tamen dum sia regado kelkfoje malvenkita kaj militkaptita fare de [[selĝukoj]], sed lia regenteco kaj regado en Jerusalemo ne suferis pro tio. La filinoj de Baldueno estis poste edzinigitaj en la regantajn familiojn en [[Antioĥa princlando]] kaj [[graflando de Tripolo]], lia plej aĝa filino Melisenda estis post la morto de Baldueno heredonta la kronon en Jerusalemo. Al la Baldueno la 2-a kaj al reĝa konsilantaro estis klare, ke la princino ne povus regi sola, ili do tial klopodis certigi por ŝi avantaĝan nupton. Kun peto pri la elekto de konvena kandidato sur la jerusalema trono ili turniĝis al la franca reĝo [[Ludoviko la 6-a (Francio)|Ludoviko la 6-a]]. Reĝo Ludoviko, kiel eblan jerusaleman reĝon, rekomendis [[Fulko la 1-a Jerusalema|Fulkon la 5-an]], grafon el Anjou kaj kapon de potenca dinastio de [[Anĵuo#Dinastio Anĵuo|Anĵuo]].
 
== La vivo en la frua reĝlando ==
 
[[Dosiero:Jerusalem map.jpg|thumb|left|200px|[[Jerusalemo]] en la tempoj de [[krucmilitoj]]]]
 
=== Loĝigado de Transmarejo ===
Stabila konsistero de la palestina loĝantaro estis ĉiam vilaĝanoj. Oni taksas, ke en tiama tempo vivis en [[vilaĝo]]j proksimume kvaronmiliono plejparte de indiĝenaj loĝantoj. La vilaĝanoj estis plejparte [[muslimoj]], sed en la ĉirkaŭaĵo de [[Betleĥemo]], [[Ramlo]], [[Gaza-urbo|Gazo]], [[Kerako]] kaj orienta Galileo superis kristanoj. La ĉirkaŭaĵo de la nove fondataj [[:Kategorio:Krucistaj burgoj|krucistaj burgoj]] estis loĝigata de la kristanoj, kiuj havis apartajn privilegiojn kaj devojn: ili havis permesite noti sin kiel urbanoj kaj ili donis parton de rikolto kaj parton de militakiraĵo, kiun ili akiris je la muslimoj - el kio rezultas, ke krom la kamparanoj ili estis ankaŭ soldatoj.
 
Post la konkero de [[Sankta Lando]] fare de la krucistoj la konsisto de la loĝantaro en la urboj principer ŝanĝiĝis. Post la [[unua krucmilito]] restis sur [[Proksima Oriento]] pertakse proksimume 10000 krucistoj-pilgrimantoj kaj malgranda nombro de [[kavaliro]]j. Estis do necese akiri por la nova reĝlando novajn loĝigantojn el Eŭropo. Fine de la [[1180-aj jaroj|okdekaj jaroj]] de la [[12-a jarcento]] vivis en [[Outremer|Transmarejo]] 90.000 ĝis 120.000 eŭropanoj. La okcidentaj vilaĝanoj loĝigadis precipe grandajn havenurbojn, precipe [[Akko]]n (kiu havis pertakse preskaŭ 40.000 loĝantojn) kaj [[Tiro]]n (30.000 loĝantojn). La loĝigado de Jerusalemo, malplena pro murdado, estis jam malfacila, ĉar ĝi estis nek komerca centro nek centrejo de metia produktado, la novajn loĝantojn plie mallogis ties negastema dezerta ĉirkaŭĵo. Por loĝigi la urbon la jerusalemaj reĝoj klopodis logi koloniistojn per ekterordinaraj privilegioj. En la tempo de [[batalo apud Hattín]] Jerusalemo havis proksimume 20.000 loĝantojn. Spite al tio, ke [[latinanoj]] prezentis eble kvaronon de ĉiuj loĝantoj en la tuta Jerusalema reĝlando, en la urboj ili kreis plimulton.
 
=== La vivstilo de la transmaraj frankoj ===
[[Dosiero:Jerusalem Dome of the rock BW 13.JPG|thumb|upright|200px|<small>[[Kupolo de la Roko]] en templa parto de Jerusalemo, konstruita en 691 de bizancaj konstruistoj laŭ ordono de kalifo [[Abd al-Malik]]. La krucistoj malĝuste konsideris, ke la Kupolo de la Roko estas la [[templo de Salomono]].</small>]]
La krucistoj, kiuj ekloĝis en Sankta Lando, iom post iom akceptis la vivstilon de la lokaj homoj. Ili komencis vesti sin kiel [[Levantenio|levantenianoj]], se ili ŝanĝis siajn la vulgarajn [[lino|linajn]] vestojn je leĝera aerema tolo. Kelkaj latinanoj lasis kreski al si la [[barbo]]n kiel [[grekoj]] aŭ [[sirianoj]], aliaj razis sin. Same eŭropajn akomodiĝis al la loka manĝadstilo, ekz. ili komencis uzi [[manĝilaro]]jn. Sed diference de la naskiĝintaj araboj kaj grekoj, kiuj manĝis laŭ modelo de [[antikva Romio|antikvaj romianoj]], frankoj manĝonte ĉetabliĝis. [[Fulcher de Chartres]], la kronikisto de la unua krucmilito, skribis:
En Jerusalemo troviĝis kvar malsanulejoj kaj propran malsanulejon havis ankaŭ ceteraj grandaj urboj kiel [[Akko]], [[Nabulo]], [[Askalono]], [[Jafo]] kaj [[Tiro]]. Ĉiu malsanulejo havis kvar kuracistojn kaj kvar resanigistojn. Plimulton de la malsanulejoj administris [[Malta ordeno|ordeno de johanitoj]], kies misio estis precipe zorgo pri la kristanaj pilgrimantoj.
 
=== Eŭropanoj kaj la vivo en la urboj ===
La nenobela eŭropa loĝantaro estis en Oriento en duspeca pozicio: rilate al la krucista senjoraro ili estis servutuloj kaj rilate al la indiĝenoj la reganta klaso. La nenobelaj latinanoj devenis el ĉiuj anguloj de Eŭropo kaj rapide ili akomodiĝis al ĉi tieaj kondiĉoj. Tiuj ĉi loĝantoj vivis plimulte en la urboj, kie ili akiris statuson de burĝanoj (france - {{fremdlingve|fr|''bourgeois''}}). Tiuj darfis proprumi senmoveblaĵojn, sed tiun ĉi postenon povis la nenobelaj eŭropanoj akiri enkadre de kelkaj privilegioj, eĉ kiam ili ekloĝis en vilaĝo ĉirkaŭ la nove fondataj burgoj. La burĝanoj estis ja anoj de [[socia klaso]], sed ili ne reprezentis liberan staton.
 
Aparta elemento en la italaj kvartaloj de la krucistaj urboj en Palestino estis komunumoj. Iliaj anoj sociale ne diferenciĝis de la ceteraj loĝantoj de urboj, sed ilia avantaĝa posteno en urbo estis reguligita per interkonsentoj kun la jerusalema reĝo, kiun en la tempoj de la konkero de la havenurboj helpis per leona parto la ŝiparoj de italaj ŝtatoj.
 
=== Muslimoj kaj la orientaj kristanoj ===
[[Dosiero:Slaves Zadib Yemen 13th century BNF Paris.jpg|thumb|left|upright|200px|Arabaj komercistoj kun sklavoj]]
La muslimoj kreis majoritan tavolon de la loĝantaro en la vilaĝoj, dume el la urboj ili estis elpelitaj. Plimulto de ili anonciĝis al [[ŝijaismo|ŝiita]] islamo agnoskante la fatiman kalifon en Kairo. En la enlando troviĝis ankaŭ [[sunao|sunaistoj]] kaj sude de la lando la krucistoj venis en kontakton kun [[bedueno]]j, kun kiuj la krucistoj ligis kunlaboradon. Inter [[Sidono]] kaj [[Hebron]]o estis vivantaj ŝiitaj [[druzdo]]j, kun kiuj ili tenis neniajn kontaktojn.
Frankoj ligis tre amikajn rilatojn kun la kristanaj [[maronita eklezio|maronitoj]], kiuj vivis en la montaraj regionoj super Tripolo, kaj eĉ ili deĵoris en la jerusalema soldataro. En la jaro [[1182]] la maronitoj akceptis la aŭtoritaton de papo kaj ili estis envicigitaj en la latinan eklezion.
 
=== Nobelaro kaj feŭda sistemo ===
[[Dosiero:Asia minor 1140.jpg|thumb|200px|Jerusalema reĝlando kaj la ceteraj [[krucistaj ŝtatoj]] ĉirkaŭ la jaro [[1140]]]]
 
En la paso de ducentjara historio de Jerusalema reĝlando la potenco de feŭduloj trairis per grandaj ŝanĝoj. Dekomence de la krucista regado en Palestino la plej supera aŭtoritato estis la potenco de reĝo, kiu donis kaj prenis la feŭdojn kaj kiu havis ankaŭ la plej suprean juĝan potencon. La potenco de baronoj ekde la fino de la 12-a jarcento kreskis kaj en la [[13-a jarcento]] la nobelaro jam en la reĝlando fakte regis. Signifan apogon de la reĝo en la lando kreis la reĝa posedaĵo, kiu kreis precipe grandurbojn Jerusalemo, Tiroso kaj Askalono - tiu okupis preskaŭ unu trionon de la lando, la reston okupis la senjorujoj de baronoj.
 
=== La registaro kaj oficista aparataro ===
Jerusalema reĝlando estis monarkio hereda. La apogo de reĝo kaj samtempe ankaŭ lia opozicio estis ''Reĝa konsilantaro'' ({{fremdlingve|la|''Curia regnis''}}), kiuj jam dum la kronado de la unua reĝo Baldueno la 1-a deklaris sian rajton la reĝon "elekti" - do en la praktiko konfirmi surtronigonton kaj la jerusalema patriarko gvidis la kronadceremonion. En la reĝaj konsilantaroj povis do partopreni ĉiuj [[vasalo]]j de la reĝo, eĉ kiam la plej gravan rolon ludis [[barono]]j kun la plej grandaj posedaĵoj. En la konsilejo oni traktis pri ĉiuj politikaj, financaj, jurista kaj leĝara aferoj de Jerusalema reĝlando. Iliaj leĝpovoj estis neniel difinitaj kaj la lastan vorton havis do la reĝo.
 
La reĝo havis surflanke ankaŭ altajn oficirojn. Lia plej supera reprezentanto estis ''seneŝalo'', kiu havis kaj administran kaj ankaŭ artmean leĝpovon kaj li administris ankaŭ la impostojn. La plej supera komandanto de la armeo tuj post la reĝo estis ''konstablo'', lia vickomandanto estis poste ''marŝalo''. Pri la administraj aferoj, simile kiel en Eŭropo, zorgis ''kanceliero'' kaj la personan posedaĵon de la reĝo administris ''ĉambristo''.
 
=== Ekonomio ===
{| border=1 align=right cellpadding=4 cellspacing=0 style="margin: 0.5em 0 1em 1em; background: #ffffff; vertical-align:top; border: 1px #aaaaaa solid; border-collapse: collapse; font-size: 95%; width:35%; float:right"
|+Kronologio de la historio de Jerusalema reĝlando
La regiono de Palestino estis ĉiam en la historio la kultura kaj komerca krucvojiĝo; kaj nome precipe tiutempe, kiam la krucista [[Outremer|Transmarejo]] fariĝis nodo de la komerco inter kristanisma Eŭropo kaj Oriento. La krucistoj devis eklerni komerci kun siaj muslimaj najbaroj komerce eliri. La Siria enlando bezonis komerci kun Eŭropo, kien kondukis la vojo tra la palestinaj havenoj, el kio la krucistoj prenis pagojn. Necese estis ankaŭ certigi sekurecon al la muslimaj karavanoj en la teritorio de Jerusalema reĝlando, loĝigado en la urboj kaj bona traktado. En la ekonomikon en la krucista reĝlando senĉese pli enpenetris [[templanoj]], kiuj jam en la 12-a jarcento laboris kun kredumo kaj konstruis ampleksan reton de bankoj, en kiu ili donis servojn senrilate al nacieco kaj religio.
 
=== Arkitekturo kaj arto ===
[[Dosiero:Melisende-Psalter f5v.jpg|thumb|upright|left|200px|Aperaĵo de la eniro de kristanoj en Jerusalemon el [[psalmo|psalmaro de Mesalinda]]]]
[[Dosiero:Church of the Holy Sepulchre - 1149.jpg|thumb|left|upright|200px|Bildigo de Preĝejo de Sankta tombo en Jerusalemo post alikonstruo fare de krucistoj en la jaro 1149]]
Unu el la plej fruaj ekzemploj de la krucista arto estas [[psalmaro de Mesalinda]], iluminita manuskripto farita inter la jaroj [[1135]] - [[1143]], kiu hodiaŭ estas lokigita en [[Brita biblioteko]]. Sed polimulto da manuskriptoj el la krucista [[Palestino]] ne konserviĝis kaj se jes, do poste plimulte el la [[13-a jarcento]].
 
== 12-a jarcento ==
=== Edessa kaj Damasko ===
{{ĉefartikolo|Sieĝo de Edessa|Dua krucmilito}}
Kiam en la jaro [[1131]] mortis reĝo [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Baldueno la 2-a]], surtroniĝis lia filino [[Melisenda Jerusalema|Melisenda]] kun sia edzo [[Fulko la 1-a Jerusalema|Fulko de Anjou]], kiuj estis kronadumitaj en [[Baziliko de Sankta tombo|Templo de Sankta tombo]]. Dum ilia komuna regado Jerusalemo spertis la plej grandan ekonomian kaj kulturan progreson.[[Dosiero:Urfaskyline.jpg|thumb|left|200px|Vido al Edessa el urba citadelo]] Kiam la nova reĝo surtroniĝis, la nordaj [[krucistaj ŝtatoj]] komencis subfosi la jerusaleman aŭtoritaton kaj komenciĝis konduti pli sendependeme kaj fine ili turniĝis kontraŭ la jerusalema reĝo. La reĝo unue fortiris ĝis [[Antioĥio]], kie intertempe princino Alice ekprenis la potencon kaj ne agnoskis la suverenecon de reĝo en Jerusalemo kaj antaŭenmarŝante norden Fulko renkontiĝis kun kun rezisto de [[Ponso la 1-a de Tripolo|Ponso]], la [[Tripola graflando|tripola grafo]] kaj Joscelino, grafo de Edessa. Danke al soldata superforto li eldevigis ilian retiriĝon kaj agnoskon de feŭda dependeco. Li poste surtronigis en [[Antioĥa princlando|Antioĥan princlandon]] [[Raimondo de Poitiers|Raimondon de Poitiers]]. En tendaron de la rezistantoj de Fulko apartenis ankaŭ [[Hugo de Le Puiset]], [[Graflando Jafo kaj Askalono|grafo de Jafo]] kaj [[Romain de Le Puy]], senjoro el Transjordanio, kiuj kontraŭ la reĝo nesukcese ekribelis.
Renkontiĝon de la gvidantoj de la ekspedicio en [[Akko]] en la jaro [[1148]] partoprenis la franca reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la 7-a]] kaj [[Sankta Romia Imperio|germana]] reĝo [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]]. Kvankam kelkaj lokaj nobeloj, precipe poste la antioĥa princo [[Raimondo de Poitiers]], proponis ekataki [[Aleppo]]n, kiu, se oni sukcesis konkeri ĝin, fariĝus bona bazo por rekonkero de [[Edessa]]. Sed la kunveno en Akko decidis pri militiro kontraŭ Damasko. Ne estas tute klare, kial la krucmilito devis direktiĝi al Damasko. Por la krucistoj venintaj kun la eŭropaj regantoj povis esti la nomo Damasko kunigita kun biblio, kio povis kaŭzi religian [[eŭforio]]n, dume la loko nomata Aleppo diris al ili nenion. La jerusalemaj kavaliroj poste vidis eblecon rebonigi sian nesukcesan militiron, kiun ili entreprenis unu jaron antaŭe. Sed reĝo Fulko dum sia regado kun la damaska emiro fermis armisticon, kiu observis celon eviti al atentemo de la filo de Zengí kaj sekvanto [[Núr ad-Dín]]. La [[dua krucmilito]] poste vere ekmarŝis en la jaro [[1148]] al Damasko, por ke ĝi finiĝu post katastrofa sieĝo de Damasko per absoluta fiasko.
 
=== Veno de Baldueno la 3-a ===
[[Dosiero:Seal of Baldwin III of Jerusalem.jpg|thumb|left|200px|Sigelo de reĝo Baldueno la 3-a]]
Post tio, kiam la krucistoj nesukcese provis konkeri Damaskon, la muslima reganto [[Núr ad-Dín]] ekmarŝis kontraŭ [[Antioĥio]]. Princon Raimondon de Poitiers, komune kun liaj aliancanoj el sekto de [[asasinoj]] Núr ad-Dín la [[29-an de junio]] [[1148]] ĉirkaŭis en lia tendaro apud [[Fons Murez]] kaj la tutan lian soldataron kun nombro de kvar mil da kavaliroj kaj mil da infanterianoj neniigis. Raimondo mem falis en la batalo. Nelonge post tio estis [[militkaptito|militkaptita]] la edessa grafo [[Joscelino la 2-a de Edessa|Joscelino la 2-a]] kaj lia edzino la restan parton de la [[graflando de Edessa]] vendis al [[Bizanca imperio]]. Post la morto de la antioĥa princo kaj la militkapto de la edessa grafo estis ankaŭ murdita la tripola grafo Raimondo la 2-a, pro kio lia ŝtato estis ĵetita en la internan krizon. La jerusalema reĝo unue ekmarŝis liberigi Antioĥion de Núr ad-Dín kaj poste li fermis kun li armisticon, per kio li akiris ripoztempon por tio, por ke li povu trovi novajn regontojn por la nordaj krucistaj ŝtatoj. Kvankam Edessa graflando jam de fakto ne ekzistis, nova titola grafo fariĝis [[Joscelino la 3-a de Edessa|Joscelino la 3-a]], filo de Joscelino la 2-a. Baldueno la 3-a ankaŭ fariĝis gardanto de la nova grafo de Tripolo, kiu estis neplenkreska kaj anstataŭ li fakte regis lia patrino. Fine la reĝo klopodis elekti fianĉon por la vidviĝinta antioĥa princino Konstancia, sed pro ŝia rezistemo tio tiel tri jaroj ne sukcesis. Sed fine ŝi elektis [[Renaud de Châtillon]], la neposedaĵhava franca kavaliro.
En la jaro [[1153]] Baldueno la 3-a konkeris lastan lokon de la egipta potenco en Lavantenio - havenon [[Askalono]]n. La urbon akiris per [[apanaĝo]] [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio la 1-a]], la malpli aĝa frato de la reĝo. Per la konkero de Askalono la krucistoj priregis la tutan palestinan marbordon. Sed la ekspedicio kostis la kason de reĝo grandan monon kaj en la tempo, kiam Núr ad-Dín estis konkeranta Damaskon, la jerusalema reĝo estis devigita nur rigardi.
 
=== Alianco kun Bizanco ===
En la [[1150-aj jaroj|kvindekaj jaroj]] de la [[12-a jarcento]] la jerusalema politiko celis al pli varmaj rilatoj kun [[Bizanca imperio|bizanca imperiestro]], kio estis konfirmita printempe de [[1158]] per [[nupto]] de reĝo Baldueno kun nevino de imperiestro [[Manuelo la 1-a]]. Sed tiutempe la nova antioĥa princo [[Renaŭdo de Châtillon]] komune kun la armenaj aliancanoj ekatakis kaj rabis la bizancan Kipron. Baldueno la 3-a distancis sin de Renaŭdo kaj aŭtune de [[1158]] imperiestro Manuelo ekmarŝis al oriento, por ke li faru rebonigon kun la armenoj kaj Antioĥio. La armena princo Thoros estis malvenkita kaj Renaŭdo estis devigita humiliĝi antaŭ la imperiestro kaj ĵuri la feŭdan fidelecon.
 
En la jaro [[1159]] mortis [[Berta de Sulzbach]], edzino de Manuelo kaj la imperiestro turniĝis al la jerusalema reĝo, por ke li rekomendu al li kiel novan edzinon iun el la krucistaj nobelinoj. Baldueno rekomendis al li sian nevinon Melisenda-n, filinon de la tripola grafo, sed la imperiestro fine elektis Maria-n, filinon de la antioĥa princino Konstanca. La imperiestro incitis pro sia decido Balduenon la 3-an, la jerusaleman kaj la tripolan kortegon, sed la rilatoj baldaŭ denove egaliĝis. En la jaro [[1163]] Baldueno la 3-a malsaniĝis kaj en [[Bejruto]] li mortis. Ĉar li mortis seninfana, surtroniĝis lia malpli aĝa frato [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio]], [[Graflando Jafo kaj Askalono|grafo el Jafo kaj Askalono]]
 
=== Amaŭrio la 1-a kaj kvin ekspedicioj en Egiption ===
Kiam Amaŭrio la 1-a surtroniĝis, Núr ad-Dín endanĝerigis ĉiujn [[krucistaj ŝtatoj|krucistajn ŝtatojn]] en [[Proksima Oriento]] kaj la reĝo konsciis necesecon de la daŭrigo de la amika kurso al Bizanco. Sed samtempe li estis konvinkita pri neceseco ekkonkeri la fatiman Egiption, kiu jam kiel ŝtato estis tute disharmoniigita, sed malgraŭ tio ĝi estis riĉa kaj strategie signifa. Sed pri Egiptio interesiĝis ankaŭ Núr ad-Dín, kiu ĉi tie en la jaro [[1163]] helpis al detronigita veziro [[Ŝávar]] reen en sian oficejon. Sed Ŝávar fine turniĝis al Núr ad-Dín dorse kaj kuniĝis kun la jerusalema reĝo. Tiu en la jaro [[1164]] invadis en [[Supra Egiptio|Supran Egiption]], kie en fortikaĵo [[Bilbajs]], norde de [[Kairo]], ĉirkaŭis la armeon de Núr ad-Dín gvidata de [[Asad ad-Dín Ŝírkúh]], la [[kurdoj|kurda]] [[emiro]]. Núr ad-Dín tial ekatakis kontraŭ la norda Sirio, li venkis super la unuiĝintaj tripolaj-antioĥaj soldataroj kaj la armenaj taĉmentoj kaj militkaptis iliajn komandantojn inkluzive de la antioĥa princo.
 
Spite al la katastrofo, per kiu finiĝis la komuna entrepreno, la alianco de Amaŭrio kaj Manuelo estis senĉese retenata. En la jaro [[1173]] proponis al la jerusalemaj krucistoj aliancon kontraŭ Núr ad-Dín la muslima sekto de [[asasinoj]], kies [[ŝejko]] estis tiutempe [[Raŝíd ad–Dín Sinan]], inter la krucistoj konata kiel [[Maljunulo el montaro]]. Sed kontraŭ la alianco stariĝis [[templanoj]] kaj mortigis la asasinan mesaĝistaron. Amaŭrio la 1-a ekkoleregis, lasis la respondecajn templanojn aresti, per kio li rompis ilian netuŝeblecon kaj ĉe papo li eĉ postulis nuligon de la templana ordeno. La reĝo senkulpigis sin al Raŝídovi ad-Dín Sinan kaj Maljunulo el montaro akceptis la senkulpigon. En la jaro [[1174]] sultano [[Núr ad-Dín]] mortis kaj kelke da monatoj post li ankaŭ [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio la 1-a]]. Netutan semajnon post la morto de Amaŭrio kiel nova jerusalema reĝo estis kronita lia dektrijara filo kiel [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]]. La tempo ĝis la jaro [[1180]] estis plenigita per etaj interkvereloj inter Saláh ad-Dín kaj la nova reĝo. Nur post tio ili interkonsentis armisticon por du jaroj. En tiu jaro mortis ankaŭ imperiestro Manuelo la 1-a kaj pro lia morto Jerusalema reĝlando perdis la potencan aliancanon.
 
== Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando ==
[[Dosiero:BaldwinIV.jpg|thumb|left|200px|Ĉefepiskopo [[Vilhelmo de Tiro]] kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro]]
Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de [[lepro]]. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en [[Sankta Lando]] kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo [[Raimondo la 3-a Tripola|Raimondo la 3-a]] kaj barono de Ramla kaj Nabulo [[Baliano de Ibelino|Baliano]]. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la muslimoj kaj realigis rilate al ili ankaŭ de Bizanco pli renkontan politikon, armee celita por la defendo de lando. La alia grupo estis nobeloj, kiuj ne naskiĝis en Palestino, sed ili akiris ĉi tie senjorujojn kaj en la araba mondo ili ne orientiĝis. Tiuj realigis rilate al la arabaj ŝtatoj atakeman kaj konkereman politikon kaj inter iliaj reprezentantoj apartenis fratoj [[Guy de Lusignan|Guy]] kaj [[Amaŭrio la 2-a de Lusignan|Amaŭrio]] [[Lusignan (nobela familio)|de Lusignan]] kaj ankaŭ [[Renaud de Châtillon]]. Ekde la jaro [[1180]] la favorantoj de pli agresema politiko akiris signifajn postenojn en ŝtata administrado kaj poste ankaŭ la decidantan vorton ĉe la kortego, kiam Sibilo, fratino de la reĝo, edziniĝis kun [[Graflando de Jafo kaj Askalono|grafo el Jafo kaj Askalono]] Guy de Lusignan. La kortega grupo de Guy ankaŭ sukcesis al la liberigita posteno de la jerusalema patriarko elekti [[Heraklios Jerusalema|Herakleion]], ĉefepiskopon de Caesarejo, dume Raimondo la 3-a kun siaj favorantoj realigis [[Guillaume de Tiro|Guillaumon de Tiro]], la akkan ĉefepiskopon, kronikiston kaj edukiston de Baldueno la 4-an.
En la jaro [[1185]] mortis la malsana reĝo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]] kaj Raimondo la 3-a tiel povis plene ekpreni la regadon anstataŭ la juna reĝo el la firma pozicio de regento. Raimondo ankaŭ konkludis kun Saladino armisticon por kvar jaroj. Sed je unu jaro pli poste neatendite mortis la juna reĝo [[Baldueno la 5-a Jerusalema|Baldueno la 5-a]] kaj Raimondo perdis siajn rajtojn por la regenteco. La potenco transiris al [[Sibilo Jerusalema|Sibilo]], la patrino de la mortinta reĝo, kaj ŝian edzon Guy de Lusignan-on, kiuj post mallonga konflikto certigis la regadon en Jerusalemo. Raimondo la 3-a forveturis el Jerusalemo ĝis [[Tiberiado]], kie li interkonsentis kun Saladino en reciproka armistico. La kortega flanko de batalavidaj nobeloj tiel ĉi venis reen al la potenco.
 
=== Falo de Jerusalemo kaj la tria krucmilito ===
{{Ĉefartikolo|Batalo apud Hattín|Sieĝo de Jerusalemo (1187)|Tria krucmilito}}
 
Vidvino Isabelo estis poste edzinigita kun [[Henriko de Champagne]], la nevo de Rikardo. Henriko estis neniam kronita je reĝo, malgraŭ tio li fakte regis en Palestino. Post la mortoj de Saladino en la jaro [[1193]] kaj de la Guy de Lusignan je unu jaro pli poste li plifortigis sian pozicion kaj interkonsentis kun la frato de Guy, la kipra reĝo [[Amaŭrio la 2-a de Lusignan|Amaŭrio la 2-a]], kiu ne pretendis la jerusaleman tronon. Filino de Henriko kaj Isabelo estis pli poste edzinigita al [[Hugo la 1-a Kipra]], la filo de Amaŭrio, per kio estiĝis nova jerusalema reganta dinastio.
 
== 13-a jarcento ==
[[Dosiero:Al-Kamil Muhammad al-Malik and Frederick II Holy Roman Emperor.jpg|left|thumb|upright|200px|Imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a]] (maldekstre) dum renkontiĝo kun sultano [[Al-Kamil]]]]
[[Dosiero:Armoiries de Jérusalem.svg|thumb|200px|Blazono de Jerusalema reĝlando]]
{{elstara}}
 
[[Kategorio:Senfontaj elstaraj artikoloj]]
[[Kategorio:Krucistaj ŝtatoj]]
[[Kategorio:Historio de Jerusalemo]]
112 889

redaktoj