Fajnbeka pufino: Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: {{Taksonomio | koloro = pink | nomo = Fajnbeka pufino | dosiero = Puffinus tenuirostris - SE Tasmania.jpg | dosiero larĝo = 260px | priskribo de dosiero = Fajnbeka pufino | statuso =... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:59, 28 mar. 2013
La Mallongvosta pufino aŭ Fajnbeka pufino (Puffinus tenuirostris), komune konata kiel muttonbird (ŝafopetrelo) en Aŭstralio, estas la plej abunda specio de marbirdo sur akvoj de Aŭstralio, kaj estas unu el malmultaj aŭstraliaj indiĝenaj birdospecioj kies idoj estas komerce kolektitaj. La idoj estas kaptataj en retoj kaj poste metitaj en bolanta akvo dum kelkaj sekundoj. Ĝi estas migranta specio kiu reproduktiĝas ĉefe sur malgrandaj insuloj en Markolo Bass kaj Tasmanio kaj migras al la Norda Hemisfero por la boreala somero. En Novzelando la Griza pufino estas la loka 'muttonbird' (ŝafopetrelo), kaj ankaŭ aliaj kolektataj petrelaj specioj, kiaj la Pacifika pufino, povas esti konataj kiel muttonbirds aliloke.
Fajnbeka pufino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fajnbeka pufino
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Puffinus tenuirostris (Temminck, 1835) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiu specio ŝajnas rilata al la Novzelanda ŝafopetrelo kaj al la Granda pufino, ĉiuj senpintovostaj kaj nigrabekaj specioj, sed ties preciza rilataro estas ankoraŭ malhela (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Tiuj estas inter la plej grandaj specioj de pufinoj kiuj povus aparteni al separata genro, Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).
Kutimaro
Ĉiu patro nutras la ununuran idon sum periodo de 2–3 tagoj kaj poste foriras ĝis dum tri semajnoj serĉe de manĝo. Tiuj manĝoveturoj povas kovri distancon de 1,500 km kaj signifas ke la ido povas resti neatentita dum ĉirkaŭ unu semajno. Ĉe elnestiĝo la idoj pezas ĉirkaŭ 900 g, kaj povas esti pli pezaj ol siaj gepatroj. En Tasmanio, kaj ĉefe ĉe la ŝafopetrelaj insuloj de la Insularo Furneaux, la idoj estas kolektitaj tiam por manĝo kaj oleo. La plej granda populacio en la mondo (2.8 milionoj da paroj - ĉirkaŭ 12% el tiu specio) ŝajne hejmas ĉe la Insulo Babel.
Ĉiun aŭstrala vintro, la Fajnbeka pufino migras al maroj ĉe la Aleutoj kaj Kamĉatko. En la aŭstrala printempo, ili veturas suben laŭ la marbordo de Kalifornio antaŭ trapasi la Pacifikon reen al Aŭstralio.
Kuirarta uzado
Ĉar temas pri marbirdo, ties karno estas kovrata per konsiderinda kvanto de graso, kiu estas kutime formovita dum preparado de la viando antaŭ la kuirado.
Elprenita brusto rostita sur rostokrado rezultas en ruĝa kaj dika viando, kun ioma gusto simila al bovoviando pli ol al ŝafo, kun milda nuanco al maro. La teksturo de tiu viando ja estas simila al tiu de ŝafo aŭ ŝafido kaj de tie la nomo muttonbird. La plado estas plej bone manĝata uzante manojn anstataŭ tranĉilo kaj forko.
Referencoj
- Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
- Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
- BirdLife International (2004). Puffinus tenuirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Majo 2006.
- Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
Identigo
Gillson, Greg (2008) Field separation of Sooty and Short-tailed Shearwaters off the west coast of North America Birding (magazine)|Birding 40(2):34-40
Eksteraj ligiloj
- Fajnbeka pufino, fotoj
- Parks & Wildlife Service Tasmania: Birdoj de Tasmanio: Fajnbeka pufino, Puffinus tenuirostris
- Port Fairy website: Kolonio de Fajnbeka pufino sur la insulo Griffiths
- Notita Listo de Marbirdoj de la Mondo - pufinoj