Marteno Lutero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
 
Post kiam li estis en tio senrevigita kaj estis travivinta misiosukcesojn de judoj al protestantoj, li ŝanĝiĝis al judomalamiko. En siaj malfruaj traktaĵoj ''Brief wider die Sabbather an einen guten Freund'' [Letero kontraŭ la sabatanoj al bona amiko] (1538), ''Von den Jüden und jren Lügen'' [Pri la judoj kaj iliaj mensogoj] (1543) kaj ''Pri Ŝemhamforaŝo kaj pri la gento de Kristo'' (1544) li deklaris la judojn al plej malica amiko de la kristanismo kaj referencis pri tio ankaŭ – ĉu prave aŭ ne, estas disputata – kontraŭjudajn eldirojn de la [[Nova Testamento]]. En 1543 li skribis:<ref>vidu ankaŭ Thorsten Ehrke: [http://www.kulturrat.de/dokumente/puk/puk2009/puk02-09.pdf ''Schluss mit der Luther-Apologie''] (PDF; 4,5&nbsp;MB); en: ''Politik und Kultur. Zeitung des Deutschen Kulturrates'', eldono marton/aprilon 2009 de la Germana Kulturkonsilantaro, p. 37</ref>
:''Tiel malespera, tramalicigita, travenenigita, tradiabligita afero estas per tiuj ĉi judoj, ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu mafeliĉo. Resume, ni havas verajn diablojn per ili. Se mi povus, mi faligus kaj en mia kolero trapikus lin [la judon] per la glavo. Jes ja, ili tenas nin [kristanojn] kaptitaj en nia propra lando, ili igas nin labori ĝisŝvite, produkti monon kaj bonon, dum kiam ili sidas malantaŭ la forno, maldiligentas, pompas kaj fritas pirojn, maĝaĉas, drinkaĉas, vivas dolĉe kaj bone de nia laborprodukto, tenas nin kaj niajn posedaĵojn kaptitaj per ilia malbenita uzuro, mokas dume kaj alkraĉas nin, ke ni laboru kaj lasu ilin esti maldiligentaj junkroj … estas do niaj sinjoroj, ni iliaj servutuloj.''
[[dosiero:1543 On the Jews and Their Lies by Martin Luther.jpg|eta|rekta|Wittenberg, 1543]]
 
Post tio sekvis sep-era plano por la traktado de la judoj:<ref>Martin Luther: ''Von den Juden und ihren Lügen'' (1543); in Martin Luthers Werke, Kritika Kompleta Eldono, volumo 53; Verlag H. Böhlau, 1920; pj. 522–523</ref>
 
:''Unue, ke oni fajre ekbruligu ilian sinagogon aŭ lernejon kaj tion, kio ne volas bruli, surŝutu kaj surmontu per tero, ke neniu homo iam ajn vidu ŝtonon aŭ skorion de tio. Kaj tion oni faru por honori nian Sinjoron kaj la kristanaron per tio, por ke Dio vidu, ke ni estas kristanoj. – Due, ke oni ankaŭ same disrompu kaj ruinigu iliajn domojn. Ĉar ili faras ĝuste la saman en ili, kion ili faras en siaj lernejoj. Anstataŭe oni povas ilin meti ekzemple sub tegmenton aŭ stalon kiel la ciganojn, por ke ili sciu, ke ili ne estas sinjoroj en nia lando. – Trie, ke oni forprenu de ili ĉiujn iliajn preĝolibrojn kaj talmudojn, en kiuj estas instruataj tiaj idolkultoj, mensogoj, malbenado kaj blasfemo. – Kvare, ke oni malpermesu al iliaj rabenoj je [puno kontraŭ] korpo kaj vivo plue instrui. – Kvine, ke oni tutplene nuligu la protekton de la judoj. – Sese, ke oni malpermesu al ili la uzuron, ke oni forprenu de ili ĉiun kontantan monon kaj trezoron je arĝento kaj oro, kaj deponu ĝin garde. – Sepe, ke oni metas al fortaj judoj enmanen draŝilon, hakilon, pioĉon, fosilon, ŝpinturnilon, ŝinilon kaj perlaborigi ilin sian vivtenon ĝisŝvite.''
 
== Post morto ==