Rob Moerbeek: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis {{Vivtempo}}}, iom poluris laŭ regularo pri biografioj
Linio 1:
'''Rob MoerbeekMOERBEEK''' [MURbek] (nask.naskiĝis en 1936) estas nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto de [[UEA]] zorgante pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de ''Esperanto'' k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn [[Monato (gazeto)|Monato]], Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), E-ista Vegetarano, La Kontakto (nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li. Li prizorgas voĉlegadon de ''Esperanto'', ''Monato'' k.a. revuoj por blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o ĉe la Universitato de Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi pro longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj.
 
En 2011 Rob Moerbeek iĝis honora membro de UEA.
 
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj]]
{{Vivtempo|1936||Moerbeek, Rob}}