Winifred Wagner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
La 19-an de decembro 1928 si apartenis al la subskribintoj de la fondomanifesto de la ''Kampfbund für deutsche Kultur'' [Batalligo por Germana Kulturo].<ref name="Klee638"/>
== Direktado de la festivaloj je Bayreuth ==
Post la morto de Siegfried Wagner la 4-an de aŭgusto 1930 Winifred transprenis kiel lia vidvino la direktadon de la festivaloj je Bayreuth, kiujn si formis dum la sekvaj jaroj al centra [[nazia]] kultejo. Arta direktisto estis la intendanto de la Berlina Ŝtatopero, Heinz Tietjen.
 
Ekde 1933 Hitler estis daŭra gasto de la festivaloj.<ref name="Klee638"/> Ekde 1936 ĝis sia lasta vizito de Bayreuth en 1940 li loĝis dum la festivala tempospaco en la Siegfried-Wagner-Domo, alkonstruaĵo ĉe [[Vilao Wahnfried]], uzata kiel gastodomo.
 
Ĝis la fermado de ĉiuj germanaj teatroj kaj la lasta festivalo en 1944 oni okazigis laŭ ordono de Hitler ''militajn festivalojn'' por propagandaj celoj; la publiko konsistis plejparte el vunditaj soldatoj, por kies alveturigo zorgis la organizo [[Kraft durch Freude]].
 
Ankoraŭ la 16-an de oktobro 1944, kiam la malvenko jam estis antaŭvidebla, Winifred Wagner publike konfesis sian fidelecon al Hitler, skribante: „''... li estas suprenkreskinta en la heroan, estas nia gvidanto tra nokto al la lumo.''“<ref>Citaĵo ĉe Ernst Klee, Kulturlexikon p. 638.</ref>
 
== Referencoj ==
<references />