Lina Llubera: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
En la infanaĝo ŝi vojaĝis de lando al lando kun siaj gepatroj, ambaŭ dediĉitaj al la kanto. Joan Codina posedis agrablan, kvankam ne tre potencan, tenoran voĉon kaj koncertis en Rusio, kie li gajnis la ŝaton de la publiko, ne nur pro siaj interpretadoj, sed ankaŭ pro sia impresa [[lipharo|liphararo]]. Oni nomis lin afable [[Ivano la 2-a Ruĝa|Ivano Ivanoviĉ]].
 
'''==Kono de Prokofjev'''==
 
Lina pasis la jarojn de sia juneco en Usono kaj tie sin inicis kiel kantisto. Tie, la 1918an, ŝi ankaŭ konis la monde faman Sergej Prokofjev okaze de algratuli lin post koncerto. La juna majstro frue sentis specialan korinklinon por ĉi tiu admirantino. La 16an de decembro 1919, deprimita pro la malfacilaĵoj premieri sian operon La amo de la tri oranĝoj, Prokofjev skribis: "Mia anima stato pliboniĝas danke al la ĉeesto de Linette. Linette estas tio kion mi serĉadis multan tempon kaj kion ĝis nun mi ne kapablis trovi. Mi provas rezoni tiel: la operon oni ne premieras, sed vi havas Linette-on, tiel vi estu feliĉa!". Li eĉ ŝanĝis la nomon de unu el la princinoj de La amo de la tri oranĝoj al "Linetta" por pruvi al ŝi sian admiron.