Kastelo Bran: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q390275)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Inter 1498-1878 ĝi apartenis al la urbo Braŝovo.
 
 
[[File:Bran, wejście do zamku DSCF7390.jpg|thumb|left|Eniro al la kastelo]]
La 1-an de Decembro 1920, la Urba Konsilio de Braŝovo donacis la kastelon al la reĝino de Rumanio, Maria, kiel dankon pro ŝia kontribuo al la Granda Unuiĝo de 1918. Inter la jaroj 1920-1927, la Kastelo Bran estis restaŭrita sub la estrado de la arkitekto de la Reĝa Kortego, Karel Liman, kiu transformis ĝin en belan someran rezidejon, ĉirkaŭita de granda parko kun aleoj por promenado, lago, fontanoj, terasoj, konstruante tie ankaŭ la Teodomon.
 
Linio 18 ⟶ 20:
 
Post la ellandigo de la rumana reĝa familio, en 1948, la kastelo Bran eniris en la proprieton de la Rumana Ŝtato kaj restis dum iu periodo forlasita. En 1956, parte restaŭrita, ĝi malfermiĝis kiel Muzeo pri feŭda historio kaj arto.
 
 
 
Ĉar ĝi estis serioze detruita, en 1987, la kastelon restaŭris la ŝtato, la laboraĵo estis finita grandparte en 1993. De 2008, la kastelo Bran apartenas denove al la heredantoj de reĝa familio, sed restas daŭre vizitebla. Apud la kastelo troviĝas Muzeoj pri Historio, pri Mezepoka Arto kaj Etnografio (tiulasta reprezenta por la vilaĝoj de la regiono).