IP-adreso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q11135)
Sanoj
Linio 20:
 
[[IPv6|IP-versio 6]] (mallongigo: ''IPv6'') uzas 128-bitajn adresojn, kutime skribitaj kiel 16 duopoj de [[Deksesuma sistemo|deksesumaj]] nombroj disigitaj per dupunktoj (ekzemple: 0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:ffff:ac11:7ac3, kio indikas la saman sistemon kiel la IPv4-ekzemplo). Najbarajn okazintaĵojn de duopo 0 oni rajtas mallongigi al :: (ekzemple ::ffff:ac11:7ac3); tia mallongigo estas permesita nur unu fojon (komence, meze aŭ fine de la adreso), ĉar alimaniere la adreso ne plu estus unusenca.
 
== Reto kaj retnodoj ==
Por ke retnodo sciu kien sendi pakaĵon, necesas ebleco, decidi ĉu la destino estas membro de la sama reto aŭ de malproksima reto. Pro tio IP-adreso havas retan kaj retnodan partojn. Se la retaj partoj de la sendanta kaj destina sistemoj estas identaj, la pakaĵo estas sendita rekte al la destina sistemo. Alimaniere la pakaĵo celas malproksiman sistemon kaj devas esti sendita al enkursigilo.
 
=== Retmasko ===
La reto estas indikita per la ''retmasko'' (angle ''network mask'' aŭ mallonge ''netmask''), kiu havas la saman formaton kiel IP-adreso: la bit-pozicioj de la IP-adreso, kie la retmasko havas 1-bitojn (konvencie senintermetite kunligitaj en la altvalora parto de la retmaska adreso), apartenas al la reta adreso; tiuj, kiuj havas 0-bitojn, apartenas al la retnoda adreso. Alivorte, oni eltiras la retan adreson de la IP-adreso per [[Konjunkcio (logiko)|laŭbita kajo]] de IP-adreso kaj retmasko.
 
Ekzemple, se la IP-adreso estas 172.17.122.195 kaj la retmasko estas 255.255.0.0 (en la duuma sistemo: 1111.1111.1111.1111.0000.0000.0000.0000 – do la altvalora parto konsistas nur el 1-bitoj kaj la malaltvalora parto el 0-bitoj), la IP-adreso havas 16-bitan retan adreson. La rezulton de laŭbita kajo oni skribas kiel punktitan kvaropon: 172.17.0.0.
 
Se laŭbita kajo de la destina adreso kun la origina retnoda retmasko kaj laŭbita kajo de la originaj retnodaj adreso kaj retmasko estas identaj, temas pri la sama reto.
 
=== Senklasaj adresoj ===
[[Dosiero:IP Address Match.svg|300px|dekstre]]
La retmaskon oni foje mallongigas tiel, ke la numero de 1-bitoj en la retmasko estas alligita al la IP-adreso post oblikva streko. La supra ekzemplo skribiĝas 172.17.122.195/16. Tiu skribmaniero nomiĝas angle ''CIDR'' – de ''classless interdomain routing'' (''senklasa inter-domajna enkursigo''), ĉar oni ofte subdividas adresklason (vidu malsupre) en subarojn da adresoj, kaj estas pli konvene indiki la longecon de la reta parto ol kalkuli la retmaskon.
 
Ekzemple la subklasa adreso 172.17.122.195/20 havas retan parton de 20 bitoj, do la retmaskon 255.255.240.0: dufoje 8 bitoj: 255.255, kaj kvar unuopaj bitoj: 1111.0000<sub>2</sub> = 240<sub>10</sub>. Tiu ĉi subdividita reto nun ''ne'' plu enhavas la adreson 172.17.111.191, kvankam tiu adreso apartenas al la reto 172.17.0.0/16!
 
== Adresklasoj ==