Jakob Hutter: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Hutter naskĝis en Moos proksime de [[St. Lorenzen]] en la [[Puster Valo]] en la distrikto de [[Tirolo]] ( nunntempe [[Sudtirolo]] - [[Italio]] ). Li lernis [[ĉapelo|ĉapelfaristo]] en [[Prags]] en la [[Puster Valo]] kaj iĝis migranta metiisto.
 
Li unue renkontis anabaptistojn en [[Klagenfurt]] kaj baldaŭ poste estis konvertita al ilia kredo. Li komencis prediki en la tirola regiono, formante plurajn malgrandajn komunumojn. En 1529, aŭtoritatoj en Tirolo komencis persekuti anabaptistojn. Hutter kaj kelkaj aliaj iris por esplori Moravion[[Moravio]]n, ĉar ili aŭdis ke la persekuto ne estis tiel severa tie. Ili trovis, ke la situacio estis efektive pli indulgema kaj la tirolaj anabaptistoj decidis elmigri. Malgranda grupo elmigris, sed Hutter restis en Tirolo kiel pastro de tiuj, kiuj ne elmigris.
 
Hutter evitis kapton per la aŭtoritatoj ĉar aliaj kaptitaj rebaptistoj ne rivelis lian restadejon, eĉ sub severa torturo. En 1527, [[Ferdinando I, Arkiduko de Aŭstrio]] deklaris ke sorĉaj doktrinoj kaj herezaj sektoj "ne estos tolerataj. "
 
Hutter iris al Moravio en 1533, kiam la persekuto de la anabaptistoj en Tirolo estis ĉe sia pinto. Multaj anabaptistoj de la Pfalz, Schwaben[[Distriktaro Ŝvabio|Ŝvabio]] kaj [[Silezio]] ankaŭ venis al Moravio. Hutter unuigis la lokajn anabaptistoparokanarojn, ebligante prosperon de anabaptismo en Moravio. Sub la gvidado de Hutter, pluraj da la parokanaroj adoptis la fruan kristanan praktikon de komunuma proprieto de varoj, aldone al iliaj anabaptistokredoj de malperforto, kaj plenkreskulbapto.
 
En 1535 la morava registaro forpelis ĉiujn anabaptistojn de Moravio kaj ili disiĝis al ĉirkaŭaĵoj. Hutter estis resendita al Tirolo kie li estis arestita la 30an de novembro 1535 en [[Klausen]] kaj alportita al la fortikaĵo [[Branzoll]]. La 9an de decembro, Hutter estis transigita al Innsbruck kie li estis pridemandadita kaj subpremita por malkonfesi. Eĉ sub severa torturo li ne malkonfesis aŭ rivelis la nomojn de aliaj rebaptistoj. Hutter estis juĝita al morto per fajro kaj mortis la 25an de februaro 1536 sur [[brulŝtiparo]] en [[Innsbruck]] antaŭ la [[Ora Tegmento]]. Laŭ la [[Hutterian Chronicle]], totalo de 360 rebaptistoj estis ekzekutitaj en Tirolo.