Aĉeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:IndonesiaAceh.png|eta|300px|<center>situo de Aceho (verde)]]
[[Dosiero:US Navy 050106-N-4166B-024 An aerial view of Tsunami-stricken Aceh, Sumatra, Indonesia.jpg|eta|300px|<center>provinca loĝloko, trafita per la [[cunamo]] de [[decembro]] [[2004]]]]
'''Aceho''' - [[indonezie]] ''Aceh'' - estas [[administra divido de Indonezio|provinco de]] [[Indonezio]], situanta sur la plej okcidenta terkolo de insulo [[Sumatro]]. Ĝi estas teritorio kun forta [[islamo]]. Ĝi situas en eniron de [[Malaka Markolo]], el kio ĝi profitis jam en fora pasinto. Arabaj komercistoj alportis ĉi tien islamon jam en la [[13-a jarcento]] kaj en tiu tempo ĉi tie aperis ankaŭ la unua eŭropano, [[Marko Polo]], dum sia vojaĝo reen al [[Venecio]] en la jaro [[1292]]. Aceho ĉiam tre estimis sian sendependecon, nederlandanoj sukcesis subjugi ĝin nur post la [[tridekjara milito]] en la jaroj [[1873]] - [[1903]]. En la tempo de bataloj je sendependeco Aceho apartenis al grandaj protektantoj de la indonezia ŝtato, sed pli poste, en la 50-aj jaroj de la [[20-a jarcento|lasta jarcento]], denove ekbrulis bataloj, post dekjaroj de ribeloj estis konfesita al Aceho statuso de aparta provinco. En la 1970-aj jaroj ĉe urbo Loksumavo (Lhokseumave) malkovriĝis la tutmonde plej granda centro de tergaso.
 
En tiu ĉi provinco troviĝas urbo [[Banda Aceh]], kiun en [[decembro]] [[2004]] trafis [[cunamo]].