Ĝohoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
'''Ĝohoro''' - [[malaje]] ''Johor'', plenforme ''Johor Darul Ta'zim'' - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas [[Malajzio]]n. La subŝtato kovras areon de 19 210 kvadrataj kilometroj en la sudo de la [[malaja duoninsulo]]. Laŭ stato de la jaro [[2010]] ĝi havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas [[loĝdenso]]n de 174 homoj po kvadrata kilometro. Temas pri unu el la plej evoluintaj partoj de Malajzio. Administra centro kaj [[sultano|sultana]] rezidejo estas la urbo [[Johor Bahru]] (Ĝohor-Baruo), antaŭe konata kiel ''Tanjung Puteri'' ([[malaje]] por ''princina kabo'') kaj ''Muar''. La malnova ŝtata ĉefurbo estas ''Johor Lama''.
 
Ĝohoro estas ĉirkaŭata de la subŝtatoj [[Pahango]] norde, [[Malako]] kaj [[Negeri-Sembilano]] nordokcidente. Sude ĝin limigas la [[ĝohora markolo]], kiu disigas Ĝohoron de la [[Singapuro|Respubliko de Singapuro]]. La subŝtato ankaŭ dividas maran limon kun la insulara kaj kontinenta partoj de la [[Indonezio|indonezia]] teritorio [[RiauRiauo]], respektive oriente (insulara parto) kaj okcidente (kontinenta parto) de la [[sudĉina maro]] kaj la [[malaka markolo]].
 
Ĝohoro estas ankaŭ konata per sia araba honora titolo, ''Darul Ta'zim'', aŭ "adobo de digno", kaj foje alternative estas literumata ''Johore'' kun fina litero "e".