Parafino: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:23, 21 apr. 2013


Parafino estas la nomo donita al miksaĵo de solidaj Hidrokarbonoj, precipe alkanoj, kies molekulaj ĉenoj formiĝas per almenaŭ 20 atomoj de karbono. Ĝi estas ekstraktita de nafto kaj sin prezentas kiel vaksa maso blankeca, nesolvebla en akvo kaj en acidoj.

Granuloj de pura parafino
Kruda parafino nefiltritaa

Parafino estis produktita unuafoje de la germana industriulo Karl von Reichenbach en 1830. Ĝiaj precipaj utiligoj okazas en la produkado de kandeloj, lubrikaĵoj, elektraj izoluloj, en la patinado de la papero kaj en produktado de kosmetikoj, oleoj, porinfanaj kremoj kaj maĉgumo ktp.

Ankaŭ danke al ĝia nesolveblo en akvo, tiu materialo estas utiligita en sportaondorajdado Surf: ĝi ŝmiriĝas sur ondorajda tableto, antaŭ ol eniriĝo en akvon, por ke la ondorajdisto ne glitu for de ĝi. Ankaŭ en la produktado de skivakso ĝi utilas.

Kemiaj kaj fizikaj propecoj

La rafinita parafino estas blanka, apenaŭ diafana, sensapora kaj senodora, je tuŝo grasa. Ĝia puro estas indikata de la fuziopunkto, kiu por la kurantaj kvalitoj varias de 44 ĝi 60 °C. kaj de la kvanto de oleo enhavata (oni parolas pri parafinoj rafinitaj kiam la enhavo de libera oleo estas malpli altaj ol l%). Ĝi estas substance formita per satiritaj hidrokarbonoj kun alta molekula pezo, diritaj “parafinaj”.

Malkovrita ĉirkaŭ 1829 de Reichenbach en ligna gudro, la parafino ekzistas fakte ankaŭ laŭ naturstato. La parafino estas malmulte solvebla en alkoholo kaj acetono, sufiĉe solvebla en tolueno, kloroformo, kaj ksilolo dum estas tute solvebla en terebintino, benzolo, etila etero.

Ĝia industria pretigo nuntempe akiriĝas el traktado de la oleoj de nafto, kies deparafinado estas operacio fundamenta. En la porlubrikaj oleoj reziduas kaj la n-parafinoj je alta nivelo de fuziopunkto, kaj la izo-parafinoj je malata nivelo de fuziopunkto. Tiuj lastaj estas konataj per la komerca nomo de petrolato aŭ mikrokristala parafino. Iam la deparafinado realiĝis per fridigo kaj la petrolato estis restaĵo de dekantiĝo kaj la parafino per filtrado. La plej modernaj industriaj metodoj uzas la ekstraktadon per solventoj (propano, benzeno ktp), en kiuj la parafino kaj petrolato estas malmulte solveblaj. La separado de la parafino el la petrolato estas akirita per frigido.

Industriaj uzoj

Kial jam dirite, la unua kaj plej grava utiligo koncernas la fabrikadon de kandeloj: tiukaze, estas aldonita steara acido, ĝis la 10%, por ilin igi flekseblaj, por ilin blankigi kaj durigi. Pro la sama nesolveblo en akvo kaj ĝia rezisto kontraŭ la kemiaj agentoj, la parafino utilas por la fabrikado de la materialo por la pakado... La uzoj de parafino estas utiligata en senfinaj industriaj produktoj.

Ankoraŭ unu ekzemplo. Parafino utilas por la lavorado de la fromaĝo: en Italio, ekzemple, el la produktado de pirforma fromaĝo (itale: caciocavallo = kaĉiokavalo): apenaŭ realigitaj, la pirformaj fromaĝoj estas mergitaj en akvopelvo entenanta parafinon kiu kreas subtilan straton travideblan kiu ilin protekstos kontraŭ mufoj kaj humido. Simile oni faras por la fromaĝo BEL. Tiu estas praktikataj ankaŭ por salaĵoj, fiŝoj...

Kaj en la fabrikado de gumoj kaj kosmetikoj....

Ekzistas tri tipoj de mineralaj oleoj

  • tipo industria (aŭ komerca)
  • tipo kosmetika
  • tipo farmakologia (aŭ medicina)

En tri tipoj parafino, diverstipe, plenumas apartajn servojn

Kolizioj kontraŭ la medio

Malsame ol la frakcio plej rafinitaj (petrolato blanka) uzataj en la kombinaĵoj kosmetikaj kaj farmakologiaj, la frakcioj malpli rafinitaj (blanka, ambra, bruna) destinitaj por industriaj uzadoj (lubrikaĵoj ktp) povas enteni kancerogenajn reziduaĵojn kiel polciklajn aromatajn hidrokarbonojn, kaj tial nur al tiuj ĉi aplikendas, laŭ leĝo de la Eŭropa Unio, la frazon de risko R45 kun la nespecifa noto N de la substancoj kiuj povus provoki kanceron [1].

Bibliografio

  • Freund, Mihály; Mózes, Gyula; Jakab, E. (trans) (1982). Paraffin products: properties, technologies, applications. Amsterdam, Netherlands: Elsevier. p. 121. ISBN 0-444-99712-1.
  • "Paraffin Wax". Chemical book. p. [1].
  • "Paraffin, n". Oxford English Dictionary. Oxford, England: Oxford University Press. March 2009.
  • Nasser, William E (1999). "Waxes, Natural and Synthetic". In McKetta, John J. Encyclopedia of Chemical Processing and Design 67. New York: Marcel Dekker. p. 17. ISBN 0-8247-2618-9..
  • Kaye, George William Clarkson; Laby,Thomas Howell. "Mechanical properties of materials". Kaye and Laby Tables of Physical and Chemical Constants. National Physical Laboratory. Retrieved 2008-03-

Notoj

  1. Documentazione Regionale Salute Centro di Documentazione per la Promozione della Salute Documento pdf