Federico Franco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q57496)
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
La 15-an de junio 2012 en la loĝloko ''Curuguaty'' de la departemento ''Canindeyú'' en la nordoriento de Paragvajo ekestis perforta konflikto inter policistoj kaj terenaj okupantoj - kadre de tio mortis almenaŭ 17 homoj, inter ili 6 policistoj. La tiutempa ŝtata prezidanto, episkopo [[Fernando Lugo]] estis deklarita politika respondeculo de la incidento, kaj la [[Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo]] la 21-an de junio 2012 iniciatis senpostenigi lin. La Ĉambro de Senatanoj nur unu tagon poste konfirmis la senpostenigon per 39:4 voĉoj. Proceso de Fernando Lugo en la Supera Kortumo de Paragvajo kontraŭ tiu ago estas nefinita.
 
Lugo akceptis sian senpostenigon pere de la parlamento, sed deklaris la agon "[[ŝtatrenverso]]". Liaj advokatoj anoncis kontroligi la agon ne nur pere de la Supera Kortumo de Paragvajo, sed ankaŭ per la [[Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj]]. La [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj]] kritikis la agon esti "iom tro hasta", kaj parolisto de la [[Komunumo Sudamerika de Nacioj]] la 23-an de junio nomis la agon "minaco de la demokratia ordo".<ref>[http://www.nzz.ch/aktuell/international/praesident-lugo-vom-parlament-abgesetzt-1.17274227 informo germanglingva en la svisa gazeto] [[Neue Zürcher Zeitung]] de la 23-a de junio 2012.</ref> Posteulo de Lugo en la posteno de ŝtata prezidanto iĝis la ĝistiama vicprezidanto Federico Franco, kiu havu la postenon ĝis nova parlamenta baloto en aprilo 2013.
 
En tiu parlamenta baloto la 21-an de aprilo 2013 nova prezidanto de Paragvajo elektiĝis la politikisto [[Horacio Cartes]],
gvidanto de la [[Partido Colorado (Paragvajo)|Partido Colorado]]. Li estis favorata de la balotantoj, kvankam li komencis sian karieron politikan nur en 2009 kaj do havas limigitajn politikistajn spertojn. Horacio Cartes formale oficos kiel ŝtata prezidanto ekde la 15-a de aŭgusto 2013, ĝis tiu tago Federico Franco komisie plu plenumos la postenon.
 
== Notoj ==