Sukcesio (ekologio): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 36 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q188230))
[[Dosiero:Boreal pine forest after fire.JPG|thumb|350px|Sukcesio post perturbo : [[Tajgo|tajga]] arbaro, antaŭ (maldekstre) kaj du jarojn post (dekstre) [[arbara incendio]].]]
'''Sukcesio''' <ref> [[PIV2]] p. 1096 </ref>, estas sinsekvo de diversaspecaj [[biocenozo]]j en [[biotopo]] pro ŝanĝiĝo de [[Medio|mediaj]] [[faktoro]]j. Estas fundamenta [[nocio]] en [[ekologio]]. Ĝi referencas al pli-malpli antaŭdireblaj kaj ordigitaj ŝanĝoj en la konsisto aŭ strukturo de ekologia komunumo. Sukcesio ekeblas aŭ per formiĝo de nova, ne-okupita tereno ( ekzemple [[Lafo|lafglaĉero]] aŭ grava [[terglito]] ) aŭ per iu formo de perturbo ( ekzemple incendio, grava ligno-falaĵo, [[arbarekspluatado]] de ekzistanta komunumo). Sukcesio kiu ekas en areoj kie mankas [[grundo]]n nomas primara sukcesio, dum sukcesio kiu ekas kie jam ĉeestas grundo, nomas sekundara sukcesio.
 
== Arbara sukcesio ==
La [[arbaro]]j, estantaj [[ekosistemo]]j, subiĝas [[Specio (biologio)|speci]]-sukcesiaj [[procezo]]j <ref>{{en}} McEvoy, Thom 2004 : Positive Impact Forestry - Species Succesion and Tolerance, p. 32, ''Island Press'' {{en}}</ref>. Estas '''oportunistaj''' aŭ '''[[Pioniro|pioniraj]]''' [[Specio (biologio)|specioj]] kiuj produktas grandajn kvantojn da [[semo]]j kiuj estas dissemitaj per [[vento]], kaj tial povas kolonii grandajn malplenajn etendaĵojn, kaj ili kapablas [[Ĝermo|ĝermi]] kaj [[Kreskado|kreski]] sub pera [[Suno|suna]] elmetado. Kiam ili estas produktintaj fermitan [[kanopeo]]n, la manko de pera [[sunradiado]] ege malhelpas la disvolviĝon de iliaj propraj sem-plantoj. Tiam la '''ombro-toleremaj''' specioj povas stariĝi sub la ŝirmo de la pioniroj. Kiam tiuj ĉi mortos, la ombro-toleremaj arboj anstataŭiĝos ilin. La ombro-teleremaj specioj kapablas vegeti sub la kanopeo, kaj tial, sen [[Katastrofo (akcidento)|katastrofoj]], restos. Por tio oni diras ke arbarero atingis sian '''[[Klimaksa vegetaĵaro|klimakson]]'''. Kiam okazos grava katastrofo, la pioniroj denove kapablos stariĝi, kondiĉe ke ili ĉeestas je ne tro fora distanco.
 
Ekzemploj de pioniraj specioj, en arbaroj de nordorienta [[Nordameriko]] estas [[alegana betulo]] (''Betula alleghaniensis'') kaj [[malfrua prunuso]] (''Prunus serotina''), kiu estas speciale bone adaptita por kolonii grandajn [[Senarbejo (ekologio)|senarbejojn]] en arbaraj kanopeoj, sed ne toleremas ombron kaj eventuale estas anstataŭitaj de aliaj ombro-toleremaj specioj en malĉeesto de perturboj kiuj kreas tiajn senarbejojn.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Sekundara arbaro]]
* [[Sud-floridaj rokejoj]]
 
== Referencoj ==
 
== Bibliografio ==
*{{en}} Connell, J. H. & R. O. Slatyer 1977 : Mechanisms of succession in natural communities and their role in community stability and organization, ''The American Naturalist'', 111, 1119–1144 {{en}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat|Ecological succession}}
*{{en}} [http://scienceaid.co.uk/biology/ecology/ecosystems.html Sukcesio - Klarigoj por altlernejaj studintoj.] {{en}}
*{{en}} [http://oz.plymouth.edu/~lts/ecology/ecohistory/cowles.html Konciza biografio de Henry Chandler Cowles.] {{en}}
*{{en}} [http://www.edwardgoldsmith.com/page119.html Vidpunkto de Robbert Murphy pri sukcesio.] {{en}}
 
[[Kategorio:Ekologio]]
40 827

redaktoj