Kantabra lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektigis al Leona lingvo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
#REDIRECT [[Leona{{Informkesto lingvo]]
|Lingvo=Kantabra
|Propra_nomo=cántabru, montañés
|Koloro=Hindeŭropa
|Landoj=(vidu [[#Geografia distribuo|sube]])
|Denaske=
|Fremdlingve=
|Klasifiko=[[Hindeŭropa lingvaro]]
|Fam2=[[Italika lingvaro|Italika]]
|Fam3=[[Latinida lingvaro|Latinida]]
|Fam4=[[Ibero-latinida lingvaro|Ibero-latinida]]
|Fam5=[[Asturleonaj lingvoj]]
|Oficiala lingvo=nenie
|Reguligita de=sen regulo
|Skribo=[[latina alfabeto|latina]] kun kelkaj aldonoj
|ISO1=sen kodo
|ISO2=
|SIL=
}}
 
Per la kolektiva termino '''kantabra''' (kantabre, ''cántabru''<ref name="araujo">Araujo, Fernando; ''La España moderna'', pp 180-181 ([[1914]])</ref><ref name="gelu">Marín González, Gelu; ''Atlas de Europa: la Europa de las lenguas, la Europa de las naciones'', pp 210-211. Ed. AKAL ([[2000]]). ISBN 978-84-7090-395-3</ref> aŭ ''montañés''<ref name="gelu" />), oni indikas aron de lingvaj variaĵoj tipaj al [[Kantabrio]] ([[Hispanio]]), ĉefe tiuj plej malsamaj al la [[hispana lingvo|hispana]].
 
La nuna kantabra estas [[latinida]] [[dialekto]] evoluiĝinta rekte el la [[latina lingvo]]. Same al [[ekstremadura lingvo]], ĝi estas transira ŝtupo inter la hispana lingvo kaj la [[asturleonaj lingvoj]] ([[asturia lingvo|asturia]], [[miranda lingvo|miranda]] aŭ [[leona lingvo|leona]]). La kantabra estas iom malsama al tiuj samfamiliaj lingvoj, pro malsamaj lingvo-bazoj, kontakto kun aliaj lingvoj ([[eŭska lingvo]]) kaj forta rilato kun hispan-lingvaj areoj.
 
En [[2009]] ĝi estis menciita en la ruĝa libro de [[Unesko]] kiel [[endanĝeraj lingvoj|endanĝera lingvo]].<ref name="unesco">[http://www.unesco.org/culture/ich/index.php?pg=00206 Atlaso de Unesko de endanĝeraj lingvoj de la mondo], laŭ kiu la kantabra apartenas al asturleona lingvaro.</ref> Oni ne konfuzu la kantabran kun la (pra-)kantabra, kiu estas jam malaperinta lingvo parolita de la [[kantabroj]] (ne certas, ĉu ĝis estis [[hindeŭropa]] aŭ ne).
 
== Geografia distribuo ==
[[Dosiero:Linguistic map of asturian es.svg|thumb|250px|Mapo de dialektoj de la [[asturleonaj lingvoj|asturleona lingvaro]] kaj ties transiraj lingvoj inter la [[hispana lingvo|hispana]] kaj la [[galega lingvo|galega]]. La kantabra-areo aperas je mezhele verda koloro (dekstre).]]
Laŭ diversaj kriterioj, oni povas konsideri kantabraj plurajn dialektojn en pluraj areoj de Kantabrio, apudlima areo en [[Biskajo]] kaj la [[komarko]]j proksimaj al norda montaro en la provincoj [[provinco Burgoso|Burgoso]] kaj [[provinco Palencio|Palencio]]. Laŭ [[Francisco García González]], oni ankaŭ konsideru tiaj la [[Asturio|asturiajn]] dialektojn de la [[municipo]]j [[Peñamellera Alta]], [[Peñamellera Baja]] kaj [[Ribadedeva]].<ref>)
El asturiano oriental. Boletín Lletres Asturianes nº7 p44-56 [http://revistaalcuentros.iespana.es/n6/asturiano_oriental.pdf]</ref>
 
Nune la kantabra ne estas vaste uzata pro tio, ke ĝi delonge iĝas pli kaj pli hispaneca. Ekzistas diversaj pluraj dialektoj kun komunaj trajtoj, kaj samtempe samaj al tiuj de [[asturleonaj lingvoj]]. En plejparto de la areo de la kantabra lingvo oni uzas variaĵon transiran inter la [[hispana lingvo|hispana]] kaj la kantabra, ĉu kantabreca aŭ tre hispaniĝinta.<ref name="Ealo">Carlos Ealo López. [http://revistaalcuentros.iespana.es/n3/actualidad_asturleones.pdf Nuntempa situo de la asturleonaj lingvoj en Kantabrio]</ref> Plie, la kantabra preskaŭ tute malaperis en la grandaj urboj.
 
=== Specimeno ===
'''Jen citaĵo de la verko ''L'últimu home'', originale en la asturia lingvo'''
 
''Un españíu fizo tremar el fayéu. El ñarbatu esnaló lloñe. L'esguil espaeció nel ñeru. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'home, entós, mientres cayía coles manes abiertes, los güeyos nel infinitu y el so cuerpu remanando per tolos llaos abonda sangre, glayó una pallabra, una pallabra namás, que resonó y güei sigue resonando na viesca y en toa Asturies: «¡Llibertá!».''
 
'''En la orienta asturia'''
 
''Un españíu h.izo temblar el h.ayéu. El miruellu voló alluendi. L'esguilu despaeció nel nial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombre, entós, mientras cayía conas manes abiertas, los oyos nel infinitu y el su cuerpu remaneciendo per tolos llaos sangre abondu, gritó una pallabra, una pallabra namás, que tingló y hui sigui tinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Llibertá!».''
 
'''En la kantabra'''
 
''Un españíu jizo temblar el jayal. El miruellu voló largu. L'esquilu jospó nel ñial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombri, entós, mientris cayía conas manos abiertas, los ojos nel sinfinitu y el su cuerpu esvarciando por tolos llaos sangri n'abondu, glarió una parabra, una parabra namás, que retingló y hui sigui retinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Libertá!».''
 
'''En la hispana'''
 
''Un estallido hizo temblar el hayedo. El mirlo voló lejos. La ardilla desapareció en el nido. Hubo otro estallido, y luego otro. El hombre, entonces, mientras caía con las manos abiertas, los ojos en el infinito y su cuerpo vertiendo por todas partes mucha sangre, gritó una palabra, sólo una palabra, que resonó y hoy sigue resonando en el bosque y en toda Asturias: «¡Libertad!».''
 
'''En Esperanto'''
 
''Krako skuis la fagaron. La [[merlo]] forflugis. La sciuro malaperis el nesto. Jen plia krako, kaj jen eĉ plia. La viro, tiam, falante kun etendiĝintaj manoj, okuloj rigardantaj nefinien kaj korpo elverŝanta sangon ĉiuflanke, elkriis vorton, nur unu vorton, kiu eĥiĝis kaj plu eĥas en la arbaro kaj ĉie en Asturio: «Liberon!».''
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Kantabrio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Hispanio]]
[[Kategorio:Ibero-latinida lingvaro]]