Erasmo de Roterdamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret, kaj estis filino de kuracisto. Post la morto de siaj gepatroj en 1483 li ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.
 
Li travojaĝis la tutan [[Eŭropo]]n, fine li ekloĝis en [[Basel]]. Lia verkado estis kritika - li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn -, korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al [[Reformacio]], ne al kreado de novaj eklezioj. Literature li famiĝis per sia latinlingva [[Laŭdo de l' stultecoStulteco]], verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam li estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion.Grava estis lia kritika eldono de [[Nova testamento]]. Lia doktrino estas konata kiel [[Erasmismo]].
 
== Verkoj ==