Bobby Fischer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 71 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q41314)
Linio 16:
Bobby Fischer (proksimuma prononco: [FIŝer]) estas filo de Regina Fischer (fraŭline: Wender) kaj Hans-Gerhardt Fischer, germana biofizikisto. La gepatroj, kiuj estis geedziĝintaj fine de [[1933]] en [[Moskvo]], [[Rusio]], disiĝis kiam li havis du jarojn. Poste li vivis kun sia juddevena patrino kaj sia fratino – kiu estis 5 jarojn pli aĝa ol li - en [[Novjorko]], [[Usono]]. Li ekludis ŝakon kiel sesjarulo. La titolon de grand-majstro li akiris en [[1958]]. En la sama jaro li abrupte ĉesis frekventi lernejon, por ke li povu dediĉi ĉiujn siajn fortojn al ŝako.
 
Inter [[1957]] kaj [[1966]] li seninterrompe gajnis 8-foje la usonan ĉampionecon, en [[1964]] eĉ kun la rezulto 11:0. Survoje al mondĉampioneco li gajnis en [[1970]] la interzonan turniron en [[Palma de Mallorca]], [[Hispanio]] kaj en [[1971]] 3 ludojn kontraŭ [[Bent Larsen]], [[Mark TaimanowTaimanov]] (kun la sensacia rezulto de 6:0) samkiel la eks-mondĉampionon [[Tigran Petrosjan]]. La titolon de mondĉampiono li akiris en [[1972]] en [[Rejkjaviko]] en legenda ludo kontraŭ [[Boris Spaskij]]. Li kelkfoje malvenkis pro sia ekscentra konduto, eĉ unu ludon li perdis neludante. Spite al tio li venkis per 12,5:8,5.
 
Post kiam li iĝis mondĉampiono, dum jaroj li ludis en neniu turniro. En [[1975]] la internacia ŝakorganizaĵo [[FIDE]] forprenis de li la titolon, ĉar la traktado pri la kondiĉoj de titoldefenda ludo restis sen rezulto. Lia posteulo iĝis [[Anatolij Karpov]], kontraŭ kiu li ludis eĉ ne unu fojon.