Modulado (tekniko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 47 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q170474)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Modulado''' (de la latina ''modulatio'' = takto, ritmo) estas en la informtekniko procedo, ĉe kiu transsendota utila signalo (ekzemple muziko, lingvo, datumoj) modifas (modulas) portantan signalon. Per ĉi tio [[Frekvenco|altfrekvenca]] transsendado de malaltfrekvenca utila signalo estas ebligita. La transsendata signalo okupas en la skalo de la portanta frekvenco bendlarĝon dependan de la utila signalo. La informo estas regajnata flanke de la ricevanto per malmodulilo.
 
La portanta signalo mem estas sensignifa pri la transsendata informo. La portanta signalo estas necesa nur por la adaptado al la fizikaj ecoj de la transsendkanalo kaj povas esti subpremata okaze de certaj moduladmetodoj. Tamen la portanta signalo devas plenumi certajn kondiĉojn, antaŭ ĉio havi pli altan frekvencon, ol la plej alta frekvenco ekzistanta en la utila signalo.
 
Estas [[Analoga|analogaj]] kaj [[Cifereca|ciferecaj]] moduladmetodoj. Analogaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en la analoga [[radiofonio]] per [[longondo]], [[mezondo]] kaj [[ultramallongondo]]) prilaboras la utilan signalon kontinue (ne okazas ĝia ciferecigo). Ciferecaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en [[Digital Radio Mondiale]] kaj [[Digital Audio Broadcasting]]) transsendas [[Simbolo|simbolojn]] klare difinitajn por la sendilo kaj ricevilo kaj tial postulas ciferecigon de la transsendota utila signalo.