Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
== Historio ==
=== Eŭropa kontinento ===
[[File:Nun frewtgruber136.2.jpg|eta|300px|Kanto "Nun freut euch lieben Christen gmein" (Nun ĝoju kune, karaj kristanoj) de Mareno Lutero el 1524]]
Jam ekde la komenco kristanaj paroĥoj kantis. Kiel fontoj de la kristana muziko validas la juda tradicio de la psalmkantado kaj la muziko de la [[helenismo|helenisma]] [[Grek-romia antikvo|malfrua antivo]]. En la unuaj jarcentoj evoluis multnombro da kristanaj [[rito]]j kun respektive apartaj kantotradicioj. La unuecigo sub [[Gregorio la 1-a]] (papo ekde 590 ĝis 604) venkigis la romian riton kaj la tiel nomatan [[gregoria ĉanto|gregorian ĉanton]] en la katolika (okcidenta) eklezio. Dum kiam la diserva [[kantado]] oficiale estis rezervita al [[ĥoro]] (ĥoralĥoro) kaj ekleziuloj, en la malfrua mezepoko evoluis unuaj ekleziaj kantoj en [[nacia lingvo|naciaj lingvoj]], kiujn oni kantis ekzemple dum ekleziaj teatraĵoj kaj [[procesio]].
 
Linio 30 ⟶ 31:
 
La [[Reformita Eklezio]] permesis ekleziajn kantojn nur je rigidaj kondiĉoj. Tiamaniere ekestis memstara tradicio de psalmversaĵoj en unu- kaj plurvoĉa [[tonmetado]].
[[File:EG218.jpg|eta|"Schmücke dich, oh liebe Seele" (Ornamu vin, ho kara animo) de Johann Crüger el 1648]]
 
La protestanta eklezia kanto atingis en la frua kaj alta baroko novan supron. Poetoj kiel Martin Behm, [[Paul Gerhardt]], Johann Heermann, [[Joachim Neander]], [[Georg Neumark]], [[Martin Rinckart]], Gregor Ritzsch, Michael Schirmer, Johann Wilhelm Simler kaj multaj aliaj verkis ekleziajn tekstojn de restanta literatura graveco, kiujn muzikigis komponistoj kiel [[Johann Crüger]], [[Johann Georg Ebeling]] kaj [[Heinrich Schütz]]. De la katolika flanko gravas precipe la poeziaĵoj el la plumo de [[Angelus Silesius]] kaj [[Friedrich Spee]], kiuj ankaŭ nuntempe estas konataj.