Longfolia pino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
La [[arboŝelo]] estas dika, ruĝ-bruna, kaj skvameca. La folioj estas malhele verdaj kaj pinglecaj, kaj faske triope ariĝas. Ili ofte estas torditaj kaj 20-45 cm longaj. Ĝi estas unu el la du sudorient-usonaj pinoj kun longaj pingloj, la alia estanta [[Eliot-pino]].
 
La [[strobilo]]j, kaj la inaj semokonusoj kaj la masklaj polenokonusoj, estas iniciatitaj dum la kresksezono antaŭ ol la [[burĝono]]j aperas. La polenokonusoj komencas formiĝi en siaj [[burĝono]]j en julio, dum semokonusetoj estas formitaj dum relative mallonga tempodaŭro en aŭgusto. [[Polenado]] frue okazas la sekvantan printempon, helpe de la 3-8 cm longaj masklaj konusoj. La inaj semokonusoj maturiĝas en proksimume dudek monatojn ekde la polenado; kiam maturaj ili estas kolore flav-brunaj, 15-25 cm longaj, kaj 5-7 cm larĝaj, malfermiĝante ĝis larĝo de 12 cm , kaj havas malgrandan, sed akran, malsupreniĝ-indikantan spinon sur la mezo de ĉiu skalo. La semoj estas 7-9 mm longaj, kun flugilo de 25-40 mm.
 
Longfolia pino bezonas 100-150 jarojn por iĝi plenmezura kaj povas vivi ĝis aĝo de 500 jaroj. Kiam junaj, ili kreskigas longan [[pivotradiko]]n, kiu kutime estas 2-3 m longa; antaŭ matureco ili havas larĝan disvastigantan flankradikosistemon kun pluraj profundaj flankradikoj.
 
==Referencoj==