Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
 
Multaj ekleziaj kantoj ekestis sekve de la angla rekonverta movado en la 1730-aj jaroj. Kantoj de [[Charles Wesley]] (1707–1788), John Newton (1725–1807) kaj [[William Cowper]] (1731–1800) rapide disvastiĝis en la metodismo kaj en la protestantaj eklezioj. Ankaŭ germanaj ekleziaj kantoj eniris je anglalingva traduko en la anglajn kantarojn.
=== Usono ===
En la britaj kolonioj en norda Ameriko estis disvastiĝintaj kiel ekleziaj kantoj komence la psalmkantaĵoj de la [[puritanismo|puritanismaj]] kaj [[Protestantismo|protestantaj]] enmingrintoj. Instigate per vojaĝantaj ''kantmajstroj'', kiuj instruis en lokaj semajnfinaj kursoj la bazaĵojn de la diserva kantado laŭ notoj, en la 18-a jarcento ekestis per la ''Unua Nov-Angla Skolo'' origine blankule amerika [[kvarvoĉa tonmetado|kvarvoĉa]] [[voĉa muziko|nurvoĉa]] paroĥkanta kulturo.
 
Surlokaj kantlernejoj en la 19-a jarcento kaŭzis la disvastiĝon de eklezia kvarvoĉa nurvoĉa muziko, kies notokapoj estis presitaj en malsamaj formoj, depende de la respektiva ŝtupo de la gamo. Kontraŭmovado al tiu formnota muziko estis la movado ''Pli Bona Muziko'' de Lowell Mason (1792–1872), kiu prosperigis unuvoĉan orgenakompanatan paroĥokanton kaj muzike orientiĝis je la eŭropaj normoj.
 
Sekve de la usonaj [[kristana reviviĝo|rekonvertigo-movadoj]], aparte de la dua, ekde la mezo de la 19-a jarcento ekestis la ''dimanĉlerneja kanto'' kaj la usona evangelia kanto, forte stampita per la tiama usona [[popularmuziko]] kaj per la muziko de la usonaj [[latunbando]]j. Per la nuligo de la [[sklaveco]] ekestis nova intereso por la religia muziko de la nigruloj. [[Nigrula preĝokanto|Nigrulaj preĝokantoj]] kaj [[gospelo]] tutmonde disvastiĝis. En la dua duono de la 20-a jarcento ekestis per Nuntempa Kristana Muziko kaj Glora kaj Adora Muziko pluaj tradicioj de popularmuzike formata eklezia kanto.
== Eklezia kantaro ==
 
== Priverkaĵoj de ekleziaj kantoj ==