Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
Sekve de la usonaj [[kristana reviviĝo|rekonvertigo-movadoj]], aparte de la dua, ekde la mezo de la 19-a jarcento ekestis la ''dimanĉlerneja kanto'' kaj la usona evangelia kanto, forte stampita per la tiama usona [[popularmuziko]] kaj per la muziko de la usonaj [[latunbando]]j. Per la nuligo de la [[sklaveco]] ekestis nova intereso por la religia muziko de la nigruloj. [[Nigrula preĝokanto|Nigrulaj preĝokantoj]] kaj [[gospelo]] tutmonde disvastiĝis. En la dua duono de la 20-a jarcento ekestis per Nuntempa Kristana Muziko kaj Glora kaj Adora Muziko pluaj tradicioj de popularmuzike formata eklezia kanto.
== Eklezia kantaro ==
La plej multaj eklezioj havas apartan eklezian [[kantaro]]n, pli malfrue ankaŭ kun apartaj eldonoj por unuopaj landoj aŭ regionoj. Multaj ekleziaj kantaroj enhavas kantoj el la tempospaco ekde la 4-a jarcento ĝis la nuntempo, kiuj respegulas la malsamajn muzikajn kaj piecajn stilojn de ĉiuj tiuj epokoj. Eklezia kantaro enhavas krom ekleziaj kantoj kutime ankaŭ [[preĝo]]jn kaj en multaj eklezioj ankaŭ diservajn ordojn kaj [[liturgio]]jn por [[diservo]] aŭ preĝadoj. Pro tio oni ordinare nomas la ekleziajn kantarojn ankaŭ “preĝaroj“.
 
== Priverkaĵoj de ekleziaj kantoj ==