Projekto:WikiTrans/Oftaj demandoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektetoj
Eckhard (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
* Kiu kulpas pri WikiTrans?
** WikiTrans estas projekto de la malgranda dana lingvoteknologio-firmao [[GrammarSoft]], kadre de ĝia traduksekcio [http://gramtrans.com GramTrans], kiu ofertas maŝintradukadon inter la skandinavaj lingvoj, la angla, germana kaj Esperanto. Plejparton de la lingvistika kaj vortara laboro faras [[Eckhard Bick]] (GrammarSoft, Suddana Universitato), kiu ankaŭ programis la kernajn tradukalgoritmojn. La retejon, reviziilon kaj serĉilon programis Tino Didriksen (GrammarSoft), kiu ankaŭ respondecas pri la importado/eksportado de formatoj inter GramTrans kaj la Vikipedio-sintakso.
 
* Kio estas la historio de WikiTrans?
** WikiTrans ekis en 2010, post preparlaboroj en 2009. La unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj. La dua fazo, celante vastigi la unuan tradukrondon al la kompleta angla Vikipedio, finiĝis en decembro 2010 kun siatempe 3 milionojn da artikoloj. Ekde tiam ni daŭre aktualigas la materialon, aŭtomate elektante novajn kaj ŝanĝitajn artikolojn, sed ankaŭ retradukante jamajn artikolojn por profiti de la konstanta plibonigo de la traduksistemo mem. Post donaco de 32-kerna plurkomputila maŝinaro fare de [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation), la tradukrapideco nun estas nur 10 tagoj (anstataŭ origine 9 monatoj) por la kompleta angla Vikipedio.
 
* Kio estas la financa bazo de WikiTrans?
** La ĉiutaga laboro de la WikiTrans-projekto estas senprofite pagata de la malgranda dana lingvoteknologio-firmao [[GrammarSoft]], kadre de ĝia traduksekcio [[GramTrans]], precipe en formo de salajroj por lingvistika kaj programada laboro. En 2011 [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation) donacis 32-kernan plurkomputilan maŝinaron, kiu ebligas multe pli rapidan tradukadon de artikoloj, kaj faciligas statistikan, korpusan laboron. Krome ekzistas (ĝis nun ne tre sukcesaj) provoj altiri mondonacojn pere de la WikiTrans-interfaco. El praktika vidpunkto valoras la subteno de la administrantoj de la Esperanta Vikipedio, kaj de [[E@I]], kiu en majo 2013 gastigis laborrenkontiĝon pri reviziado de WikiTrans-artikoloj, denove kun subteno de ESF.
 
* Ĉu ne ekzistas risko ke homoj amase alŝutas nekorektitajn, lingve erarajn MT-aĵojn al la originala (esperanta) Vikipedio?
** Ne, unu paŝo en la alŝutoprocezo estas revizia interfaco, kie oni frazon post frazo akceptas aŭ korektas la tradukojn. Do krom en okazo de malica intenco, la novaj artikoloj jam estas lingve kontrolitaj. Komparoj montris ke fakte originalaj artikoloj (aŭ homtradukitaj) ofte enhavas pli da gramatikaj kaj leksikaj eraroj ol reviziita WikiTrans-artikolo, kaj ofte eĉ nereviziita WikiTrans-artikolo havas sufiĉe altan lingvonivelon, depende de domajno kaj tradukdato.
Linio 41 ⟶ 48:
** Jes. Ekzistas vortara interfaco, kiu unuflanke funkcias kiel ordinara vortaro, permesante al la uzanto uzi la 200.000-vortan [http://xl.wikitrans.net vortaron] de WikiTrans, kaj aliflanke permesas al vi aldoni, konfirmi aŭ korekti vortojn kaj tradukojn. Eĉ por nekonata (angla) vorto aŭ kunmetaĵo la sistemo ofte kapablas krei tradukproponon el vortpartoj ktp., kiun vi povas akcepti, ŝanĝi aŭ anstataŭigi. Viaj kontribuoj ne estas uzitaj tuj, ĉar ofte necesas aldoni kontekstajn regulojn por decidi kiam iu traduko estu uzata, sed ili stokiĝas en la centra datumbazo por posta uzo. Krome, ĉiufoje kiam vi uzas la [http://gramtrans.com/editor/ redaktinterfacon] de GramTrans por revizii WikiTrans-artikolon, ĝi memoras vian ŝanĝojn, kaj la sistemo povas lerni el tio.
* Kie mi komencu: Ĉu ekzistas rekomenditaj temo-proponoj?
 
 
=== Kien: Planoj por la estonteco ===